Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pri Rotterdam
2012-12-04

 

de JIANG LIMIN

 


Strangaj domoj en Roterdam 
 
 
Sur la strato en Roterdam

 

    Antaŭveturo al Rotterdam mi kaj miaj familianoj vojaĝis laŭ marborda linio en Jiangsu-provinco. Lianyungang, unu el la tieaj gravaj urboj, ĝuas apartan avantaĝon kaj en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento la ĉina registaro destinis ĝin kiel sudan starton de "ligponto" inter Azio kaj Eŭropo. Laŭ la surtera ponto oni povas veturi al Rotterdam plej malproksime. Estas hazarde, ke mi vizitis ambaŭ urbojn. Estas fakte ĉ. 8000 kilometroj inter Rotterdam kaj Lianyungang.

 

    Rotterdam estas la plej granda haveno en Eŭropo kaj la dua plej granda ŭrbo de Nederlando kun 570 000 loĝantoj.

 

    Kiel urbo Rotterdam aperis en 1228. En 1348 la malgranda fiŝistavilaĝo apud la rivero Rotte akiris urborajtojn. Jam en la 17a jarcento Rotterdam povis nomi sin la dua komercurbo de Nederlando. Sed en 1872 grande ŝanĝiĝis la urbo pro pretiĝo de la kanalo NieuweWaterweg (Nova akvovojo). Dum la lastaj cent jaroj Rotterdam evoluis de malgranda havenurbo de 750 hektaroj ĝis la plej granda marhaveno en la mondo kun areo de pli ol 10000 hektaroj.

 

    Post la dua mondmilito Rotterdam elkreskis ankaŭ al granda kaj grava industria kaj distribuocentro en Okcidenta Eŭropo. Ĉiujare ĉ. 32 000 marŝipoj atingas la havenon kun varoj de 250 milionoj da tunoj. 32% de ĉi tiu var-transŝarĝo konsistas el nafto, kiu estas prilaborata en industriaj regionoj de Rotterdam.

 

    En Rotterdam la metal-industrio ankaŭ okupas graven lokon. Rotterdam sukcese limigis la flankefikojn de industriigo kaj la medi-polucio.

 

    Krome Rotterdam estu nomata kiel urbo arta kaj kultura. En la urbo oni povas vidi domojn strangajn, kiuj esprimas arkitekturan spiriton kaj liberan imagpovon. Kompreneble la muzeoj kaj institutoj por postmodernaj konstruaĵoj ankaŭ situas en Rotterdam, kie la arkitektoj internaciaj pristudas ekzemplojn. Sur la stratoj oni ofte vidas artaĵojn imagplenajn.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng