Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ionel Onel: lingvtalentulo
2012-12-04

 de JIANG LIMIN  

 

En la centra oficejo s-ro Ionel Onel kun plena de blanka barbaro respondecas pri la libroservo. Li devenas de Rumanio. De li mi estis rekte gvidata pro mia volontuliĝo. Ofte dum laborado aŭ ripozado aŭdiĝis el lia lipo E-vortoj, kio amuzigis nin. Iam mi akompanis lin korte fumanta kaj aŭskultante lian E-vivon. Laŭ sia prezentado li naskiĝis en la jaro 1956 kaj povas paroli lingvojn rumanan, francan, anglan,germanan, hispanan kaj Esperantan. Antaŭe li laboris en Rumanio por turisma fako per la franca. Iutage li legis revuon, en kiu estis artikolo pri plej facila lingvo: Esperanto. Prove lerninte Esperanton li fulmrapide posedis ĝin kaj ekscitite skribis leteron al UEA per Esperanto. Li sentis, ke vortradiko de Esperanto similas al tiu de la Franca lingvo dume gramatiko al de la Angla. De tiam li ekviglis en E-rondo multfoje prelegante tra Rumanio eĉ en Europo. Kaj ankaŭ verkis artikolojn kaj librojn por informigis implicon de Esperanto.

 

    En 1988 li hazarde ekvojaĝis en Usono kaj baldaŭ eklaboris por Usona E-Asocio kiel oficisto. Sed al li ne plaĉas etoso de politika kulturo de Usono. Post 14 jaroj li revenis Eŭropon kiel unu el oficistoj de la centra oficejo de UEA en Rotterdam.

 

    Laŭ mia impreso li ĉiutage okupiĝas ĉe la duonranda vendotablo por lerte solvi vend-aŭ-aĉetajn mesaĝojn, kiuj aspektas tro peza. Sed li ĉiam pacience aranĝas ĉion en la libroservo, laborigis min nomerumi pecojn de E-objektoj, malpakigis katolojn de libroj senditaj de aliaj landoj. Laŭdire troviĝas ĉ. 1300 E-libroj laŭ la titolo kaj diferencaj E-objektoj. Sed ĝuste li povas trovi ĉiun libron, kiun oni volas preni. Dank’al lia laboro la vendoj de la libroservo povas reteprodukti 3-4 mil Eŭrojn, kiuj konstante subtenas E-movadon tra la mondo. Iam mi vidis, ke per diferencaj lingvoj li povas solvi petojn de tiuj, kiuj ŝatus aĉeti librojn kaj akcepti konsulti.

 

    Li estas persono serioze trakti sian laboron. Fakte per sia lingvtalenteco s-ro Onel povus elekti laboron plibonan, kaj kontribui sian vivon al Esperanto. Estas interese, ke sur dorsflanko de lia ĉemizo videblas unu frazo: nenio estas pli bela ol paroli Esperante.

 

Redaktoro: Chen Ji

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng