Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La domo de la Centra Oficejo
2012-12-04

de JIANG LIMIN

 


La domo de CO 

 

    Bela kaj 4-etaĝa estas en Rotterdam la domo de la Centra Oficejo, kiun antaŭe mi vidis kelkfoje en legaĵoj. Tiuj, kiuj unuan fojon vizitas la CO, ŝatus foti antaŭ la domo. Antaŭ 9 jaroj oficiala E-grupo el Ĉina Fremdlingva Buroo vizitis la domon post la 88-a UK kaj ilia memorinda foto ofte aperas en E-gazetoj antaŭ miaj okuloj. Laŭ ilia mencio ĝi estas malnova domo kaj havas krutajn ŝtuparojn. Sed bedaŭrinde neniu prezentis la tutecon de la domo.

 

    Laŭ prezentado de s-ro Osmo Buller la domo konstruiĝis en 1887, kio koincidas kun la naskiĝjaro de la unua libro de Zamenhof, kreinto de Esperanto. Komprenble ĝi tiam apartenis al luksema posedanto. En la dua mondmilito la centro de Rotterdam plejparte detruiĝis pro grandskala bombardado de la germana armeo, sed feliĉela domo nuntempe uzata de la CO estis ankoraŭ staranta. En 1954 la CO de UEA translokiĝis al Rotterdam el Britio. Tiam unue oni luis domon ĉe Eendraĉtsweg 7 en la urbocentro kaj en 1961 oni aĉetis propran domon, NieuweBinnenweg 176, kiun UEA renovigis kaj pligrandigis en 1985-1986. En la lastaj jaroj la domo estis denove ornamita.

 

    En la domo ekzistas 4 etaĝoj kun 20 ĉambroj, kiuj respektive portas sian nomon aŭ de fama esperantisto aŭ de landa asocio, kiuj antaŭe spirite aŭ finance subtenis la konstruadon de la CO. En la domo de la CO laboras ĉ. 13 konstantaj oficistoj, tamen ne tute plentempe. Enirinte la vitran pordegon laŭ la marmoraj ŝtuparoj oni atingas la unuan etaĝon, kie estas oficejoj respektive de s-ro Osmo Buller, la ĝenerala direktoro, apude de la sekretario kaj de la kasistino; poste la duan, kies ĉambroj apartenas laŭvice al Clay Magalhaes, la kongresa sekretario, TobiaszKazmierski, helpanto de Clay, Pasquale Zapelli el Italio, la direktoro de la CO. Krome troviĝas tie publika kunvenejo apartigebla, kiu estas ofte uzata de Francisco; en la tria estas ĉambroj por la oficejo de TEJO, ĉambroj de salajrata TEJO-oficisto kaj UEA-volontulo, kompreneble ankaŭ duŝejo.

 

    La plejgranda en la domo estas la libroserva vendejo kun montrofenestro vizaĝe al la strato Nieuwe Binnenweg. S-ro Ionel Onet ĉiam diligente laboras en rondbufedo kaj aranĝas ĉefe librojn kaj cetere diversaj nesperantaĵojn. Tra mallonga ŝtuparo oni eniras al stratnivela etaĝo. Tie estas longa koridoro, tra kiu oni povas trovi kuirejon, manĝejon, konservejojn, bibliotekon kaj arkivejon. Kaj ankaŭ ekzistas korto, kie estas permesite, ke fumantoj ĝuu sian cigaredon.

 

    La areo de la tuta domo kovras proksimume 400-500 kvadratajn metrojn.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng