Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Dialogo inter la ĉina kaj rusa financ-ministroj en Moskvo
2012-12-05


Ĉina financa ministro (maldekstre) kaj lia rusa samrangulo antaŭ la dialogo 
 

Dum la dialogo 

 

    La 3an de decembro en Moskvo okazis la kvara dialogo inter la ĉina kaj rusa financ-ministroj. La dialogon kune prezidis ĉina ministro pri financo Xie Xuren kaj lia rusa samrangulo Anton Siluanov.

 

    Dum la dialogo la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri makroekonomiaj cirkonstancoj de Ĉinio kaj Rusio, politikoj kaj rimedoj por la ekonomia daŭripova kresko, perspektivo de la tutmonda ekonomio, la financa kaj la imposta sistemoj, fortigo de la financa kunlaboro inter la du landoj, tagordo de Rusio kiel prezidanto de G20 en la jaro 2013 kaj la kunlaboroj kadre de aliaj multlateraj okazoj.

 

    Xie Xuren kaj Anton Siluanov konsentis, ke la dialoga sistemo inter la ĉina kaj rusa financ-ministroj estas grava pragmata platformo por antaŭenigi la duflankan ekonomian kunlaboron; firmigi la sistemon, pliprofundigi financan

   

    kunlaboron, intensigi komunikadon pri plurflanka kaj reginono-ekonomia kazoj havas gravan signifon al la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Ruso, kaj kresko de la regiona kaj monda ekonomio. La du flankoj estis kontentaj pri fruktoj de la dialogo.

 

    Dume la ĉina delegacio gvidita de Xie Xuren kaj oficistoj el la moskva registaro faris efikan interparolon pri la financa administro.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng