2012-12-05
 S-ro Wang Minhao faras prelegon pri " Lernado kaj Praktikado de Esperanto " . |
Posttagmeze de la 3-a de decembro la 11-a Ŝanhaja Semajno por Disvastigo de Socisciencoj okazis en la plansetleja lernejo de la kvartalo Lujiazui de la nova distrikto Pudong de Ŝanhajo. La Ŝanhaja E-Asocio okazigis seminarion pri lernado kaj praktikado de Esperanto kiel unu el la aktivadoj de la semajno. Al la seminario ĉeestis ĉ. 50 homoj.
S-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja E-Asocio, faris la prelegon kun la titolo de "Lernado kaj Praktikado de Esperanto" . Intertempe, li konigis per projekciaĵoj la naskiĝon kaj historion de Esperanto, ties prononcon, gramatikon kaj vortojn. Li prezentis ankaŭ la praktikadon kaj uzadon de Esperanto en turismado, akademiaj interŝanĝoj, interfluoj de diverslandaj popolanoj kaj en aliaj kampoj. La de li farita prelego facile komprenebla vekis grandan intereson de la ĉeestantoj pri Esperanto. Nemalmultaj el la ĉeestantoj esprimis sian volon pri lerno de la lingvo Esperanto.
Dank' al la prelego farita de s-ro Wang Minhao, la ĉeestantoj unuapaŝe konis la lingvon Esperanto, kaj esperis, ke oni aranĝos pli da tiaj prelegoj venonte.
(Kontribuo de Wang Minhao el Ŝanhajo) Redaktoro : Wang Lihua
|