Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio establis la Tagon de Trafika Sekureco
2012-12-05

 
Policano en instruado de la gestoj por la trafika gvidado al infanoj
 
 
Lernantoj kaj volontuloj subskribas siajn solenajn promesojn de la partoprenado en la sekura trafiko.

 

    La 2-an de decembro estas la unua Tago de Trafika Sekureco establita oficiale de Ĉinio kun la temo "Obei al la trafikaj signoj kaj trafiki en sekureco". Tiutage, en diversaj lokoj de Ĉinio oni respektive aranĝis agadojn pri la konigo de la ĵusestablita tago kaj ĝia temo al la publiko por pluapaŝe fortigi la konscion de la tuta socio pri la trafika sekureco. En la urbo Pekino kaj en la provincoj Hebei, Anhui kaj Hainan, miloj da trafikaj policanoj kaj volontuloj speciale donacis rozojn al la piediranto kiu unue haltis antaŭ la ruĝa fajro ĉe la trotuaro kaj la stiranto kiu unue haltis antaŭ la flava fajro ĉe la ŝoseo, krom la surstrata disdono de la propagantaj materialoj kaj admono kontraŭ la danĝeraj agoj.

 

    Laŭ informoj el la respondeculoj de la Ministerio pri Publika Sekureco de Ĉinio, en decembro oni estas en la frostaj tagoj de la vintro, en tiu ĉi periodo eblas pli da trafikaj akcidentoj eventualaj. Cetere, alproksimiĝos la printempa transportado. Popularigi la konon pri la Tago de Trafika Sekureco nuntempe povas pli bone preventi kontraŭ la trafikaj akcidentoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng