Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Pekino la kolektiva nupta ceremonio por sep paroj da "etaj homoj"
2012-12-05


La sep paroj da feliĉaj novgeedzoj en sia kolektiva nupta ceremonio 

 

    Antaŭtagmeze de la 1-a de decembro okazis en Pekino la kolektiva nupta ceremonio por sep paroj da "etaj homoj". La alteco de la staturo de ĉiuj novgeedzoj estas apenaŭ 140 centimetroj. La staturo de la plej granda el la novgeedzoj altas nur je 138 centimetroj kaj tiu de la plej malalta -- je 124 centimetroj. Sed, ili jam estas plenkreskuloj en la aĝo de 21 jaroj ĝis 27 jaroj. Ili estas aktoroj de ombroteatra grupo en Pekino, ankaŭ aliaj "etaj" aktoroj de la grupo ĉeestis en la kolektiva nupta ceremonio por fari gratulon al la novgeedzoj.

 

    La ombroteatra grupo havas 45 "etajn" aktorojn el diversaj lokoj de Ĉinio. La averaĝa alteco de la staturo de tiuj aktoroj estas 126 centimetroj. Ili amas sian grupon, ĉar ili ne trovas sin tro malgrandaj tie pro la ĉirkaŭaj partneroj.

 

    La "etaj homoj" estas suferantoj de nanismo kaŭzita de multaj faktoroj denaskaj aŭ akiritaj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng