Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Opono de Ĉinio kontraŭ Usono pro la Amendo de la Leĝo pri Nacidefenda Rajtigo en la financa jaro 2013
2012-12-05

 
Hong Lei parolas en la gazetara konferenco.

 

    La 3-an de decembro, Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco, ke Ĉinio serioze zorgas pri kaj firme oponas kontraŭ la Amendon de la Leĝo pri Nacidefenda Rajtigo en la financa jaro 2013 sankciita de la usona senato kaj koncernanta al la insularo Diaoyu.

 

    Lastatempe la usona senato adoptis la Amendon de la Leĝo pri Nacidefenda Rajtigo en la financa jaro 2013. Laŭ la amendo, Usono ne havas starpunkton pri la lasta suvereneco de la insularo Diaoyu, sed konfesis la administran rajton de Japanio super la insularo. Iu ajn sola ago de la tria flanko ne influos la menciitan starpunkton de Usono.

 

    Hong Lei diris, ke de la antikveco la insularo Diaoyu apartenas al Ĉinio, kaj Ĉinio havas nedisputeblan suverenecon super la insularo. La Traktato pri Kunlaboro kaj Sekureco inter Usono kaj Japanio estas produktaĵo de la Malvarma Milito, kaj pro tio ĝi ne devas superi la kategorion inter la du landoj kaj damaĝi la triaflankajn interesojn. Hong Lei montris, ke Usono multfoje esprimis pri sia neŭtrala starpunkto pri la teritoria disputo inter Ĉinio kaj Japanio. Ĉinio esperas, ke Usono povos sin deteni en siaj diroj kaj agoj por la paco kaj la stabileco de la regiono, kaj ne faros tion, kio eble akrigos la konflikton kaj komplikos la situacion, sed faros aferojn, kiuj helpas la akcelon de la paco kaj stabileco en la regiono.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng