2012-12-06
 Blinduloj spektas filmon. |
La 3a de decembro estas la internacia handikapula tago. Senbara kinejo en Jinjiang-distrikto, Chengdu, akceptis blindulajn film-ŝatantojn. Tio estas la unua blindula kinejo en Ĉinio. Tiutage la kinejo altiris multe da blindulaj spektantoj el diversaj lokoj de Ĉinio. Tie ili festis sian tagon per filmo-spektado kaj kantado de karaoko.
Filmoj por blinduloj estas remuntitaj el ordinaraj filmoj, kaj aldoniĝas multe da dublado kaj klarigo. Ŝanĝiĝo de scenoj, vestoj, ornamo kaj movoj de personoj estas transformitaj al voĉoj, aŭdeblaj de la spektantoj.
La kinejo estas senbare ekipita. Ĝi posedas 32 sidlokojn en kvar vicoj krom kelkaj rulseĝlokoj. Filmoj por blinduloj projekciiĝas en ĉiu mardo kaj ĵaŭdo.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|