Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Honoritaj volontuloj de la Ruĝa Kruco
2012-12-06


 Hua Jianmin (la unua de maldekstre), prezidanto de la Ĉina Societo de Ruĝa Kruco, donas honoran diplomon al laŭreato.
 

Laŭreatoj sur la podio 

 

    La 4an de decembro en Pekino okazis kunveno pri volontula servo kaj propagando de la Ruĝa Kruco. Omaĝe al la 27a internacia volontula tago kaj cele al disvastigo de volontula servo al la tuta socio, en la inaŭguro de la kunveno, la Ruĝa Kruco honoris siajn elstarajn individuojn kaj teamojn de la volontula servo, kiuj delonge servas en la fakoj de sukuro, humana helpo, senpaga sango-dono, dono de hematopoeza trunkĉelo, dono de kadavroj (organoj), prevento kaj kuracado de aidoso. Guo Mingyi, Zhang Jinyuan, Pan Delin kaj aliaj entute pli ol cent individuoj kaj 60 teamoj estis premiitaj. Inter la laŭreatoj la plej aĝa estas 92-jara kaj la plej juna estas 22-jara.

 

    La premiitaj individuoj kaj teamoj estis prijuĝitaj de fakuloj laŭ servodaŭro, atingoj, socia influo kaj aliaj faktoj, kaj elektitaj el la tuta lando.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng