Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio donacis fueloŝparajn produktaĵojn al Etiopio
2012-12-06


Xie Zhenhua (meze) en la ceremonio 

 

    La 4-an de decembro okazis la donaca ceremonio de la fueloŝparaj produktaĵoj de Ĉinio al Etiopio en la Pintkonferenco de UN pri Klimataj Ŝanĝiĝoj okazanta en la katara ĉefurbo Daŭho. Kune ĉeestis al la ceremonio sinjoro Xie Zhenhua, estro de la delegacio sendita de la ĉina registaro al la pintkonferenco kaj vicestro de la Ĉina Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado, kaj sinjorino Helen Clark, estro de la Disvolva Programo de UN.

 

    En la lastaj jaroj Ĉinio pozitive donis helpojn al aliaj evoluantaj landoj en la fondusa kaj teknika flankoj por reago kontraŭ la klimataj ŝanĝiĝoj. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao anoncis en la Konferenco pri Daŭrigebla Disvolviĝo de UN okazinta en junio ĉi-jare, ke Ĉinio pretigos ducent milionojn da juanoj por la trijara projekto (preskaŭ ĉiujare dek milionojn da usonaj dolaroj) por la Sud-suda Kunlaboro kontraŭ la klimataj ŝanĝiĝoj, kaj subtenado al la reago de la landoj afrikaj, plej malprogresintaj kaj malgrand-insulaj.

 

    Xie Zhenhua diris, ke Ĉinio ankaŭ donas subtenojn en homaj flankoj al aliaj evoluantaj landoj pozitive. Ĝis nun, Ĉinio jam okazigis 12 trejnajn kursojn por pli ol 380 registaraj oficistoj kaj teknikistoj el 87 landoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng