Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Admonoj de la Kortegaj Instruaj Oficistinoj en la Brita Muzeo
2012-12-07

de ZHANG SHUANG

 


Portreto de Gu Kaizhi 

 

    Gu Kaizhi (348 - 409), ĉina pentristo en la Orienta Jin-dinastio (317 - 420), estas ĝis hodiaŭ en la historio de la ĉina pentrarto la unua fama pentristo, kiu havas verkojn pri pentrado. Ankaŭ la kopio de lia Admonoj de la Kortegaj Instruaj Oficistinoj farita en la dinastio Sui (581 - 618) estas la plej fruatempa ĉina pentraĵo farita sur silko per koloroj de la tradicia ĉina pentrarto. Tiu pentraĵo estis ŝtelita de kapitano el la brita armeo dum la prirabado al la Somera Palaco far la Ok-landa Alianca Armeo en la jaro 1900, poste estis konservata en la Brita Muzeo, kaj estas konsiderata kiel plej granda trezoro de la muzeo kaj longtempe kaŝata en la sekreta ĉambro Stein, apenaŭ elmontrita. Nur en februaro, 2008, la Brita Muzeo ĝin eksponis nur por tre mallonga tempo. 

 

    La tradicio de karakteroplena portretado de Ĉinio

 

    Gu Kaizhi naskiĝis en la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio. Li estis lerta en poeziado, kaligrafado kaj precipe elstara en pentrado pri homaj portretoj, budhaj portretoj, birdoj, bestoj, pejzaĝoj kaj tiel plu. Gu Kaizhi donis grandan atenton al la karaktero de siaj pentraĵoj kaj lia tezo " karaktero el la formo " faris la bazon por starigo kaj disvolvo de la teorio pri la tradicia portretado de la ĉina pentrarto. Laŭ Gu Kaizhi, la plej grava en homa portretado estas la pentrado de la okuloj. Tio similas al tiu de la olepentrarto naskita en la Okcidento post pli ol mil jaroj. La okcidenta olepentrarto donas grandan atenton al la realisma desegnado pri la karaktero de la portretito post studado pri la homaj psikologio kaj sperto sur la bazo de frenologio.

 

    La verkoj de Gu Kaizhi reprezentas la plej grandajn atingojn de la homa portretarto de Ĉinio en tiu periodo. Tamen, mil jarojn post tio, la teorio pri la homa portretarto de Ĉinio restis ne nur sen evoluo, sed malfeliĉe estis limigita pro troa takso al la pentrarto de pejzaĝoj, kaj rigardita kiel negrava pentrarto. Ĝis la fino de la dinastio Ming (1368 - 1644) la teorio de Gu Kaizhi pri la homa portretarto estis disvolvita de Chen Hongshou kaj aliaj per iliaj homaj portretoj. Kaj famaj majstroj de la homa portreto en la lasta periodo de la dinastio Ming, kia Chen Hongshou, disvolvis la teknikon de la homa portretado de Ĉinio ĝuste sur la bazo de la tradicia teorio de Gu Kaizhi pri la homa portretarto.

 

    La originalaj verkoj de Gu Kaizhi ne plu troviĝas en la nuna mondo, nur estas kelkaj malnovaj kopiaĵoj pri liaj pentraĵoj cirkulantaj de longa tempo. El ili la plej bela estas la kopio de lia Admonoj de la Kortegaj Instruaj Oficistinoj farita en la dinastio Sui, kiu estas konservata en la Brita Muzeo, kaj la alia -- kopio de lia Diinoj de Luo Shui, estis farita en la dinastio Song (960 - 1279) kaj estas konservata en la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino. El ĉi tiuj kopiaĵoj oni jam povas vidi la stilon de la tradicia homa portretado de Ĉinio en la Orienta Jin-dinastio kaj ilian artan nivelon.

 

    La enhavo de Admonoj de la Kortegaj Instruaj Oficistinoj

 

    La kopio de Admonoj de la Kortegaj Instruaj Oficistinoj konservata en la Brita Muzeo estas portreta pentraĵo en antikva stilo kaj hela koloro sur silko kun la vertikala longeco de 25 cm kaj la horizontala larĝeco de 349 cm. Ĝi konsistas el 12 partoj, el ili 9 estas konservataj ĝis nuntempe, kaj ĉiu el ili havas sur si tekston el la samtitola artikolo de Zhang Hua en la Okcidenta Jin-dinastio (265 - 316) kiel titolon de la pentraĵo skribitan en Xiao Kai, speco de la skriba maniero de ĉinaj ideogramoj. Ĉe la fino de la pentraĵo estas subskribo "pentrita de Gu Kaizhi".

 

    La artikolo Admonoj de la Kortegaj Instruaj Oficistinoj de Zhang Hua instruas al la feŭdaj kortegaj virinoj kiel konduti antaŭ la aliaj, kaj konigas al ili vivspertojn kaj donas moralajn admonojn. La pentraĵo Admonoj de la Kortegaj Instruaj Oficistinoj de Gu Kaizhi bildigas seriojn da viviplenaj virinaj figuroj, kiuj malkaŝas per siaj konduto kaj sinteno la identecon kaj elegantecon de ĉi tiuj antikvaj palacaj virinoj. Antikvuloj komentis, ke en tiu pentraĵo la strekoj por kontura skizo kaj por vestaj faltoj estas tiel delikataj kiel silko ŝpinita de silkraŭpo. En la kopiaĵo de la pentraĵo oni laŭeble gardas la naturan sencon de la ritmo de tiuj strekoj delikataj kaj kontinuaj.

 


Unua parto de la pentraĵo
 

 

    La unua parto de la kopio nun konservata rakontas, kiel virino per sia korpo protektas kontraŭ urso imperiestron Liu Shi de la dinastio Han (48 a. K. -- 33 a. K. sur la trono). 

 

 
Dua parto de la pentraĵo

 

    La dua parto de la kopio nun konservata temas, ke virino rifuzas preni veturilon kaj persistas en piedirado. 

 


Tria parto de la pentraĵo
 

 

    La tria parto de la kopio nun konservata desegnas, ke inter montoj kaj montetoj ĉasadon faras homoj. Per tio la pentraĵo aludas, ke permanentas la suno kaj la luno, sed en la mondo ĉio dekadencas post pompa prospero, tial sin teni en trankvileco kaj en modereco estas pli bona maniero por protekti sin mem, tio ja estas virto. 

 


Kvara parto de la pentraĵo
 

 

    La kvara parto de la kopio nun konservata pentras, ke virino sin tualetas antaŭ spegulo, kun la admono, ke la virinoj devas scii ne nur sin beligi sed ankaŭ sin kulturi je la virto. 

 

 
Kvina parto de la pentraĵo

 

    La kvina parto nun konservata montras, ke la geedzoj estas sur la lito dorson kontraŭ dorso kaj la viro levas la vualon de la lito kun la deziro foriri tuj. La pentraĵo admonas, ke la edzino devas milde paroli kun sia edzo kaj ne devas lin kolerigi.

 


Sesa parto de la pentraĵo
 

 

    La sesa parto nun konservata pentras, ke viro kaj virino kune sidas, kaj tuj apud ili sidas iliaj infanoj. La pentraĵo admonas, ke virinoj ne devas suspekti kaj tiele povas naski multajn infanojn.

 

 
Sepa parto de la pentraĵo

 

    La sepa parto nun konservata pentras, ke viro kaj virino staras unu kontraŭ la alia, kaj la viro levas la manon kun la gesto rifuza. La pentraĵo admonas, ke la virinoj ne devas havi intencon akiri la ekskluzivan favoron de viroj, kaj tia favoreco kreskigas arogantecon.

 


Oka parto de la pentraĵo
 

 

    La oka parto nun konservata pentras pri sidanta virino kun sinteno eleganta kaj kvieta. La pentraĵo aludas, ke noblaj virinoj nepre devas esti prudentaj en la parolado kaj en la konduto.

 


Naŭa parto de la pentraĵo
 

 

    La naŭa parto nun konservata desegnas, ke kortega oficistino staras kun eleganteco kaj skribas per tuĉpeniko, antaŭ ŝi estas du virinoj vizaĝantaj unu al la alia, interparolante. La pentraĵo temas, ke kortega oficistino admonas al la du palacaj virinoj esti prudentaj en la parolado kaj en la konduto, kaj ankaŭ la aliaj virinoj en la mondo devas agi tiele.

 

    Admonoj de la Kortegaj Instruaj Oficistinoj konserviĝas nebone en la Brita Muzeo

 


Surskribo sur la pentraĵo 
 

 

    Estas du kopioj de Admonoj de la Kortegaj Instruaj Oficistinoj sur silko. Unu el ili estas konservata en la Brita Muzeo kaj la alia, farita en la Suda Song-dinastio (1127 - 1279), -- en la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino. Fakuloj opinias, ke la antaŭa estas arte pli bona ol la lasta kaj pli bone montras la originon de Admonoj de la Kortegaj Instruaj Oficistinoj kaj la stilon de la pentrado de Gu Kaizhi. Pro tio oni prenas ĝin kiel klasikan kopion. Antaŭ la jaro 1900 ĝiestis konservita de pluraj ĉinoj. Sur ĝi videblas skribaĵo de Xiang Zijing (1525 - 1590) kaj la versoj de Zhao Ji, la oka imperiestro de la dinastio Song (1100- 1126 sur la trono). Kaj sur la kopio kaj ties garnaĵo estas stampoj de la kortegaj provizejoj de la dinastioj Song, Jin, Ming kaj Qing kaj tiuj de la individuaj kolektantoj de la dinastioj Ming kaj Qing. Imperiestro Qianlong de la dinastio Qing (1736 - 1795 sur la trono) prenis la kopiaĵon de Admonoj de la Kortegaj Instruaj Oficistinoj kiel plej grandan trezoron kaj donis sian subskribon ĉe la fino de la pentraĵo. La nomoj de la kolektantoj sur la kopiaĵo montras, ke ĉiuj kolektantoj estas grandaj famuloj de diversaj dinastioj.

 

    En la jaro 1900 la Ok-landa Alianca Armeo invadis Pekinon kaj prirabis la Someran Palacon, dume, Admonoj de la Kortegaj Instruaj Oficistinoj mistere malaperis el Ĉinio, kaj poste brita kapitano ŝtele portis ĝin al Britio kaj kontraŭ du funtoj vendis al la Brita Muzeo. Ekde tiam la pentraĵo Admonoj de la Kortegaj Instruaj Oficistinoj fariĝis unu el la kvar kuriozaj trezoroj de la Brita Muzeo.

 

    Por redukti disvolvon de la pentraĵo kaj faciligi la pendadon, la Brita Muzeo dupecigis ĝin je la mezo. Nun ekfalis pecetoj de sur la pentraĵo ĉar ĝi taŭgas por esti metita horizontele, sed ne pende. Krome, pro manko de rilataj scioj, la Brita Muzeo regarnis la pentraĵon per la japana maniero kaj detondis la skribaĵojn lasitajn de erudiciuloj de la dinastioj Ming kaj Qing. Por la ĉina pentrarto, la pentraĵo kaj skribaĵo de la pentristoj, skribaĵoj kaj stampoj de la kolektantoj ĉiuj estas plej gravaj elementoj konsistigantaj la enhavon de la pentraĵo. Sen skribaĵoj kaj stampoj de la kolektantoj, estas manko de parto da historio.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng