Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mo Yan atingis Svedion por akcepti nobelpremion
2012-12-07


Mo Yan en la ĉefurba internacia flughaveno de Ĉinio 

 

    Matene de la 5a de decembro ĉina verkisto Mo Yan, nobelpremiito pri la literaturo 2012, kun siaj edzino Du Qinlan kaj filino Guan Xiaoxiao kaj interpretistoj angllingva, ruslingva kaj hispanlingva, aperis en la ĉefurba internacia flughaveno de Ĉinio. Ili prenis aviadilon al Stokholmo, ĉefurbo de Svedio, por ĉeesti al la premio-dona ceremonio en la 10a de decembro.

 

    Mo Yan atingis Svedion en la sekvanta tago. Li faros prelegon en la 7a de decembro. En Svedio li faros almenaŭ kvar prelegojn, inkluzive de tri en universitatoj. La plej atendata estos lia parolo en la premio-dona ceremonio. Kutime tiu parolo povas esti la "ŝlosilo" koni la verkiston en la estonteco.

 

    Ĉinaj mediatoj diris, ke Mo Yan vestos sin per frako por la ceremonio. Frako estas ceremonia vesto preferata de sinjoroj en norda Ĝermanio kaj Britio, kaj ankaŭ la unua elekto de viraj nobelpremiitoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng