2012-12-07
 Murpentraĵoj kaj vizitanto |
|
 Inaŭguro de la ekspozicio |
La 5an de decembro en la Zhejiang-a Artgalerio, Hangzhou, inaŭguriĝis la 8-taga ekspozicio pri murpentraĵoj en la grotaro Qiuci.
En la ekspozicio oni povas apreci 80 kopiojn de la murpentraĵoj de la grotaro Qiuci, faritajn de maljuna, mezaĝa kaj juna generacioj de pentristoj. La grotaro Qiuci konsistas el pli ol 20 grandaj kaj malgrandaj grotoj en la antikva regiono Qiuci. Nun tie restas pli ol 700 grotoj kun preskaŭ 10 mil kvadrataj metroj da bone konservitaj murpentraĵoj.
En la antikveco la regno Qiuci estis grava nodo sur la Silka Vojo. Ĝi estis kunfandiĝo de la centra-ĉinia kulturo, hinda kulturo, persa kulturo kaj araba kulturo. Pasis mil jaroj kaj malaperis la antikva regno Qiuci, tamen restas ĝia civilizacio, kies grava reprezentanto estas la ekspoziciata arto de grotaro-murpentraĵoj.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|