Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poŝtmarko pri la Unua Libro
2012-12-07

 

    Por omaĝi la 125-an datrevenon de la lingvo Esperanto, UEA jam duan fojon mendis ĉe la nederlanda kompanio PostNL porokazan poŝtmarkon. En aprilo aperis poŝtmarko kun la simbolo de la jubilea jaro. La nova poŝtmarko montras la kovrilon de la Unua Libro, kun la nederlandlingva teksto Eerste leerboek Esperanto 1887-2012 (t.e. unua lernolibro de Esperanto 1887-2012). Ĝi validas por afranki normalan unuaklasan enlandan leteron en Nederlando.

 

    La poŝtmarko estas vendata en blokoj de 10 markoj. Unu bloko kostas EUR 6,00 (plus afranko; kvanta rabato ne estas aplikebla). Oni povas mendi ĝin ĉe la Libroservo de UEA kaj ĝi estis kompreneble vendata ankaŭ dum la Malferma Tago de la Centra Oficejo, sabaton, la 24-an de novembro.

 

    La poŝtmarko pri la Unua Libro estas jam la sesa laŭ mendo de UEA. La antaŭaj markoj ricevis multe da publikeco en nederlandaj filatelaj revuoj, kaj la nova marko sendube spertos la samon. La temoj de la unuaj du markoj, aperintaj en 2008, estis la 93-a UK en Roterdamo kaj la 100-a datreveno de la fondo de UEA. Ili ambaŭ estas jam elĉerpitaj, sed plu haveblas la poŝtmarkoj pri la 150-a datreveno de L.L. Zamenhof kaj la 100-a datreveno de Ivo Lapenna, eldonitaj en 2009. Ankaŭ ili estas vendataj en blokoj de 10 markoj (EUR 5,50 por bloko), same kiel la supre menciita poŝtmarko kun la jubilea simbolo (EUR 6,00 por bloko).

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng