Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis al la 11-a Ĉefministra Konferenco de Membrolandoj de ŜKO
2012-12-07


Wen Jiabao (meze) en la konferenco 
 

La estroj de la diversaj delegacioj en kunfatado 

 

    Okazis la 11-a Ĉefministra Konferenco de Membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo la 5-an de decembro en Biŝkeko, ĉefurbo de Kirgizistano. La ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis diversajn kunvenojn grandajn kaj malgrandajn kaj faris paroladojn.

 

    Wen Jiabao diris, ke ekde la fondiĝo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo pasis dek jaroj, dume ĝiaj membrolandoj pliigis interkomprenon kaj reciprokan fidon unuj al la aliaj, kune faris planadojn por pragmataj kunlaboroj, konstruis kunlaborajn platformojn kun multaj formoj kaj aplikis kunlaborajn rimedojn seriajn kaj gravajn, la membrolandoj senĉese klopodis por antaŭenigi la ekonomian disvolviĝon, plibonigi la popolan vivon kaj pliigi la amikecon inter la popolanoj de la regiono. La Ŝanhaja Kunlabora Organizo kiel harmonia kaj amikeca familio pli kaj pli grandiĝas, kaj ĝia influo en la tuta mondo pli kaj pli fortiĝas, ĝi jam fariĝis strategia subteno de la regionaj paco kaj stabileco, kaj la kuna evoluado. En la venontaj dek jaroj ni, membroj de la organizo, devos persisti en la Ŝanhaja Spirito, firme kapti la ŝancojn kaj fari komunajn penojn por plivastigi la kunlaboran prospektivon.

 

    Prezidis la konferencon la kirgizia ĉefministro kaj ĉeestis al la konferenco la gvidantoj de Rusio, Kazaĥstano, Taĝikizstano, Uzbekistano kaj tiuj de aliaj landoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng