2012-12-07
Pasintjare mi legis en ESPERANTO artikolon pri Tibor Sekelj kaj tuj ĉinigis la tekston kun la ideo, ke mi faru tion, kion Zlatko iniciatis (indus pli detale esplori la vivon de Tibor Sekelj kaj aperigi libron pri tio). Ja mi ekpreparis prelegon kun la temo: Konigo de Tibor Sekelj kaj lia verko "Mondo de travivaĵoj". Ĉar jam de kelkaj jaroj antaŭe mi eklegis la libron kaj fascinis min la priskribado de nia "mondvojaĝanto". Oni aranĝis, ke mi parolu en oktobro 2012 kadre de serio da prelegoj al la publiko, aranĝita de Pekina Esperanto-Asocio.
Preparante min por la prelego, mi trovis min droni en la mondo de Tibor, ne nur tiu priskribita sed ankaŭ en la animo de la Esperantisto, kiu penetris en forajn landojn por amike proksimigi homojn de diversaj lokoj kaj valorigi ĉies ekziston. Do kiam mi faris la prelegon la 14-an de oktobro en Pekina Zhongguancun Librodomego mi jam ŝanĝis la prelegan temon al: Vojaĝo senfina, vojaĝanto senlandlima. Mia prelego sukcesis, prezentinte la karieron, sep librojn, elstarajn atingojn de la elstara persono. Iu eldonisto venis kaj proponis, ke mi plu laboru ke la nomo de Tibor Sekelj estu konata en Ĉinio! Li helpos min en eldonado de rilataj libroj kaj verkaĵoj! Se tio realiĝos, estos granda bonaĵo ankaŭ por nia kara lingvo Esperanto!
Kvankam baldaŭ ĉesos 2012, la jaro de Tibor Sekelj, tamen tio ne ĝenas, ke mia laboro ĉi-rilate ĵus komenciĝis. Memore al la meritoplena figuro de Esperantujo kaj granda animo de kultura mondo, estas nia glora tasko daŭrigi nian "vojaĝon" niamaniere jaron post jaro. Ĉu ne?
Yu Jianchao
eksa estrino de Esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia
(el Eŭropa Bulteno)
Redaktoro: Liu Zijia
|