Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kumeŭaŭa, la filo de ĝangalo en 30a traduklingvo
2012-12-07

 

    Tibor Sekelj, pri kiu Arno Lagrange kaj Zlatko Tišljar verkis tre bonajn artikolojn en Vikipedio kaj www.edukado.net/biblioteko/panteono, verkis la libreton surbaze de siaj spertoj kun la indiana tribo Tupari en 1949. Ĝi estis unue eldonita en 1979 en Antverpo. La enhavo havas klare edukan celon: konatigi fremdan kulturon al infanoj. Sekelj, naskita en Slovakujo, kaj poste pliparte vivanta en Jugoslavujo, estis mondvojaĝanto, lingvisto, geografiisto kaj antropologiisto.

 

    La libro jam vivis tradukojn en 29 lingvoj. La nederlandigo estas la 30a. Ĝi havas 71 paĝojn.

 

    Por dekkelkjaruloj la priskribo de la brazila praarbaro en la formo de aventuro ĉiam estas fascina kaj informriĉa. Por iel aktualigi ĝin mi sendas lastpaĝe la leganton al retpaĝoj, kiuj donas freŝdatajn informojn pri la geografio kaj popoloj de la Amazonregiono kaj priskribas la staton de minaceco de kelkaj el la tieaj plantoj kaj bestoj. Mendebla tra: http://www.pumbo.nl/boek/koemewawa-zoon-van-het-oerwoud

 

    Krom instrua kulture, la libro ankaŭ estas lingve instrua. Sekelj faras oftan uzadon de sufiksoj kiel -eg kaj -ad, nenie estas vere neatendita vortkombino aŭ surpriza bildo. La frazoj estas mallongaj. Tiuj ecoj sidigas la tekston por komencantoj kaj junaj infanoj. Por la traduko tamen la ŝabloneco de la teksto prezentas problemeton. Dum en Esperanto la teksto afable plaŭdas kaj kompreneblas, en la traduko ĝi ekhavas ian stakatecon. Pro tio post unua tradukversio gravas plurfoje relegi siajn frazojn por proksimigi ilin al pli elokventa vortigado. Pri emocioj Sekelj apenaŭ skribas. Ekzemploj estas:

 

    - Li prenis la kaskon, kaj liaj okuloj ekbrilis, kvazaŭ du larmoj estus disfluintaj en ili.

 

    kaj

 

    - Ho, la knabeto trompis nin! - ekkriis unu el la pasaĝeroj.

 

    Estas kvazaŭ la mi-persono daŭre observas por fari iun ĵurnalistikan aŭ antropologan raporton. Tial la ĝuo de la legado pli sidas en la sinidentigo kun la lerta kaj kuraĝa indianeto, kiu en tiu praarbara medio estas fore supera al la blankaj gastoj. "Tro politike ĝusta rakonto" oni dirus nuntempe.

 

    La plej granda forto de Sekelj kuŝas en la preciza priskribo, je infana nivelo, de la planta kaj besta vivo: kruela, se temas pri pluvivo, saĝa, se temas pri sekureco por la specio, ankaŭ ĉarma se oni havas paciencon rigardi.

 

    Post kelksemajna tradukado nur leviĝas la demando: Ĉu mi kuraĝas proponi tion al eldonisto?

 

    Ĉar mi havis antaŭsperton pri libroj, scienc-instruaj, kiujn mi verkis, mi ne longe hezitis. Mi ne perdu tempon almozpetante ĉe eldonejoj kaj mem eldonu ĝin. Sekvas la preparado de buĝeto: Ĉu nigra-blanka? Kiu formato? Ĉu kun bildoj? Kiu eldonkvanto? Kiel reklami la verketon?

 

    Finfine oni komprenas, ke relative granda investo necesas kaj ke neniam mi reenspezigos la kostojn. Tamen, rilate bildojn mi ankoraŭ havis bonŝancon, ĉar montriĝis, ke la tre gajaj bildoj de la desegnisto por la serba traduko estis haveblaj kontraŭ nur ducent eŭroj. La decido pri la eldonkvanto estas kompleta spekulo. Ĉu la libreto renkontos interesiĝon ekster la nederlanda esperanta medio? Mem eldonante ĝin, ĉu mi kapablos reklami ĝin? Per tvitado, fejsbuko? Duonsolvo estis trovita danke al la tekniko de "printado laŭ peto". Tio signifas, ke la presisto presas la librojn unuope. Jes oni mendas bazan kvanton, ekzemple cent ekzemplerojn, sed kiam tiu kvanto estos vendita, ĉiu plua ekzemplero estos aparte presita. Mi trovis firmaon, kiu prizorgas la perretan antaŭpresadon, presadon kaj sendadon de la libro al mendintoj, tiel nomatan distribuiston, kaj ek! Investo de 900 eŭroj por festi la jaron de Tibor Sekelj kun propra eldono. Kaj nun esperi ke multaj nederlandlingvanoj decidos ĝui la fascinan informriĉan rakonteton!

 

    Resumo de la enhavo:

 

    Turisma boato sur la rivero Aragvajo en Brazilo puŝiĝas liken, kaj la ŝipanoj kaj pasaĝeroj devas forlasi la ŝipeton, en la mezo de ĝangalo. Paniko ekestas, sed jen aperas indianeto, dekdujaraĝa. Li amikiĝas kun unu el la eŭropanoj, invitas lin al ĉasiro kaj fiŝkaptado, tiel helpante la grupon de paneuloj el la nutraĵa krizo. Lia eŭropa amiko ricevas grandan respekton por la kapabloj kaj kulturo de la juna indiano. Post tri tagoj la ŝipanoj sukcesas stoki la boaton kaj ripari ĝin. La rakontanto kaj la indiano kore adiaŭas sin kaj la turisma boato daŭrigas sian veturon.

 

Johan Derks

(el Eŭropa Bulteno)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng