2012-12-10
La Kulturdomo de Esperanto organizos la 3-an fojon la jarfinan renkontiĝon en sia E-Kastelo de Greziljono de la 28-a de decembro 2012 ĝis la 2-a de januaro 2013. La festo, taŭga por familioj, ĉiujare plezurigas homojn per bona etoso, festa regalado kaj ĉarma kadro. Ni invitas vin aliĝi, vizitante laretejon de la Kulturdomo.
Por tiuj, kiuj (ankoraŭ!) ne konas la Kastelon en la bela Anĵua regiono en Francio, ĝi reprezentas de la jaro 1952 komunan renkontiĝan lokon por ĉiuj esperantistoj. Ni instigu vin malkovri aŭ reviziti tiun belan parton de Francio kaj tiun heredaĵon de la esperantistaro, por esti parto de ĝia vivo kaj aktoro de ĝia disvolvo. Tie okazas staĝoj, renkontiĝoj, kursoj, festoj la tutan jaron, kaj specife ni deziras ebligi al ĉiuj celebri en amika rondo la novan jaron.
Konsciaj pri neceso limigi la kostojn por ebligi la plimulton profiti de Esperantiaj eventoj, ni aranĝos veturadon, varmigos komfortajn ĉambrojn kaj preparos por vi bongustegajn manĝojn, kaj certas ke tiel multaj profitos agrablan, ĝojigan renkontiĝon denove ĉi-jare.
(Pierre Soubourou -- Ŝtonĉjo)
(el http://sezonoj.ru )
Redaktoro : Wang Lihua
|