Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ok sanigaj ekzercoj (IX)
2012-12-10

 

 

    Frotu ambaŭ manojn ĝis varmiĝo kaj frotu per manplato la piedkavojn po pli ol 80 fojojn. Vi povas tion fari horizontale aŭ vertikale.

 

    La piedkavo ĉe la rena vojo de pied-ŝaŭjin, kiu komenciĝas de la piedkavo kaj finiĝas ĉe la supra brusto, estas loko, kie malutila vitalaĵo malleviĝas. La frotado malfortigas ekstreme varman simptomon kaŭzitan de nesufiĉa vitala esenco de la renoj kaj mallevas malutilan vitalaĵon de la brusto, tiel ke la hepato kaj okuloj funkcias bone. Estas multe pli efike froti la piedkavojn post piedlavo.

 

    La frotado de la piedkavoj tre faciligas nazspiron.

 

    La piedoj estas plej malproksime de la koro, plej malalte kaj ofte premataj, tial al ili ofte okazas nesufiĉa sangocirkulado kaj malhelpo al refluado de la vejna sango, precipe en vintro la sango cirkulas pli malbone. Pro tio la piedoj tre facile malvarmiĝas kaj edemiĝas. La ofta frotado de la piedkavoj povas akceli sangocirkuladon, sangoprovizon kaj limfan kaj vejnan funkciadon. Tial la frotado estas utila por preventi kaj kuraci al maljunulo piedajn formikadon, malvarmiĝon, edemon, pernion k.a.

 

    Ekscitado al la plandkavoj utilas ankaŭ al kuraco de sveno, ŝoko, kapturniĝo, malklara vido, hipertensio, angino, afazio, palpitacio, epilepsio, sendormo, konvulsio de la malsupraj membroj, vertalgio k.a.

 

    La piedkavoj, sentemaj je ekscito, estas malproksime de la cerbo, tial la ekscito al ili povas estigi fortan fizioloĝian efikon per nerva reflekto. La ofta frotado utilas al la fiziologia funkcio de iuj histoj kaj organoj.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng