2012-12-10
Koronaria kormalsano estas kaŭzita de anoksio kaj anemio de la miokardio pro aterosklerozo de la koronariaj arterioj, malvastiĝo aŭ obstrukco de la interna spaco de la vaskulo. Oni povas kuraci la malsanon per medikamentoj kaj ankaŭ per ĉigong-terapio. Ĉi-sube ni konigos kelkajn metodojn por kuraci ĝin per ĉigong-terapio.
I. Reguligo de la spirado
Prepara teniĝo:
Staru rekte kun la piedoj kunmetitaj, brakoj nature pendantaj malsupren kaj okuloj rigardantaj antaŭen.
Movoj:
Enspirante, staru rekte, streĉu la anuson, etendu la brakojn iom eksteren, turnu la atenton sur la malgrandajn fingrojn kaj malrapide levu la manplatojn, kvazaŭ vi elakvigus pilkon kaj tenus ĝin supren. Rektigu la krurojn, levu la kalkanojn kaj premu la plankon per la piedfingroj. Levu la manplatojn tiom alten, kiom la ŝultroj, kaj tenu ilin je la distanco sama kiel tiu inter la ŝultroj, kun la mankavoj supren kaj okuloj antaŭen.
Elspirante, tenu la brakojn iom internen kun la mankavoj malsupren kaj premu la kalkanojn al la planko. Malstreĉu la ventron kaj anuson kaj malrapide kaŭriĝu kaj tenu la manplatojn, kvazaŭ vi premus surakvan pilkon malsupren.
Atentigoj:
1. Mallevu la manojn ĝis la alteco horizontale al la umbiliko, malstreĉu la kubutojn kaj tenu la brakojn duonarkaj.
2. Kaŭriĝante, tenu la genuojn kunmetitaj kaj fleksu ilin malpli antaŭen ol la piedpintoj kun la supra parto de la korpo rektigita.
Farante la ekzercadon, fiksu vian atenton sur la pintoj de la malgrandaj, mezaj aŭ ringaj fingroj.
Faru la ekzercadon 4 fojojn, se vi estas grave malsana. Se vi estas ne grave malsana, faru iom multe, 8 fojojn maksimume.
Medicina ĉigongo estas unu el la efikaj metodoj por preventi kaj kuraci koronarian kormalsanon. Farante ĝin, vi devas esti sobra al manĝado kaj humoro kaj daŭre preni medikamenton. Post la ekzercado, ĝenerale dirite, oni sentas sin komforte, fariĝas energioplena kaj bonhumora kaj retrovas bonan apetiton kaj dormon. Se vi ne sentas tion, vi do devas malpliigi la fojojn de la ekzercado.
(Daŭrigota)
(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)
|