Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fermiĝis la Pintkonferenco de UN pri Klimataj Ŝanĝiĝoj
2012-12-10


Xie Zhenhua akceptas intervjuon post la ferma ceremonio de la Pintkonferenco de UN pri Klimataj Ŝanĝiĝoj. 

 

    La 8-an de decembro fermiĝis la Pintkonferenco de UN pri Klimataj Ŝanĝiĝoj kiu prokrastis la ferman tempon je 24 horoj. Xie Zhenhua, estro de la delegacio sendita de la ĉina registaro al la pintkonferenco kaj vicestro de la Ĉina Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado, diris post la ferma ceremonio, ke la ĉi-foja konferenco faris decidojn pri la dua promes-periodo de la Kiota Protokolo, la evoluintaj landoj devas grandskale redukti ellasan kvanton de karbona dioksido antaŭ la jaro 2020 kaj enmeti pli da monon kontraŭ la klimataj ŝanĝiĝoj. La ĉina delegacio esprimis sian kontentigon pri la fruktoj de la konferenco.

 

    Xie Zhenhua diris, ke la klimataj ŝanĝiĝoj estas problemo kontraŭ ĉiuj homoj. Ĉinio, kun la sinteno alte respondeca, firme kaj neskueble antaŭenpuŝos la konstruadon de la ekologia civilizacio kaj la realiĝon de la verda kaj malgrandkvant-karbona ekonomio por konstrui la "verdan" kaj "belan" Ĉinion, ĝi prenos fortajn rimedojn kontraŭ kaj enlandajn politikojn pri la klimataj ŝanĝiĝoj laŭ la principoj pri la "komuna sed distinga respondeco", justeco kaj respektiva kapablo, konstruive progresigos la internaciajn intertraktadojn kaj pozitive kontribuos por la traktadoj al la klimataj ŝanĝiĝoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng