2012-12-10
 En la inaŭguro de la forumo |
La 9-a de decembro okazis en Pekino la 11-a forumo pri investa strategio por ĉinaj entreprenoj. La forumo sukcesinta en la pasintaj dek jaroj jam fariĝis fama aktivado organizita de ĉinaj entreprenantoj revenintaj el Eŭropo kaj el Usono. La temo de la ĉi-jara forumo estas "Fariĝu forta lando de fabrikado kaj internaciigu fabrikadan industrion".
La forumon ĉeestis gvidantoj de la Ministerio de Komerco de Ĉino kaj tiuj de la Ambasadorejo de Usono en Ĉinio, kaj 700 entreprenantoj de la fabrikada industrio el 20 landoj, inkluzive de Ĉinio, Usono, Rusio, Kanado kaj Sudkoreio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|