2012-12-11
 Adham Sharara (la unua de maldekstre) kune kun la premiitoj |
La 9-an de decembro, intertempe de la finalo de la Monda Turniro de la Internacia Federacio de Tabloteniso okazis speciala ceremonio por doni al kvar ĉinoj la premion de elstara kontribuo.
La premiitoj estas Cai Zhenhua, vicestro de la Ĉina Ĝenerala Administracio de Sporto, Liu Fengyan, direktoro de la Centro por Tabloteniso kaj Volano, Liu Guoliang, ĉefa trejnisto de la vira tablotenisa teamo de Ĉinio, kaj Shi Zhihao, ĉefa trejnisto de la virina tablotenisa teamo de Ĉinio.
En la honora diplomo la Internacia Federacio de Tabloteniso retrorigardis la brilan atingon de la ĉina teamo de tabloteniso en la Londonaj Olimpikoj ricevi kvar orajn medalojn kaj laŭdis la Ĉinan Asocion de Tabloteniso pro ĝia elstara kontribuo por antaŭenpuŝi disvolviĝon de la tablotenisa sporto de la mondo kaj helpi aliajn asociojn por altigi ilian sportan nivelon.
Adham Sharara, la sesa prezidanto de la Internacia Federacio de Tabloteniso, donis al la kvar premiitoj la premion.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|