Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉigong-terapio kontraŭ koronaria kormalsano (II)
2012-12-11

 
 
 

 

    II. Frapeto de la brusto kaj dorso

 

    Prepara teniĝo:

 

    Staru rekte kun la piedoj disetenditaj je la distanco longa kiel ŝultrolarĝo, brakoj nature pendantaj malsupren kaj okuloj rigardantaj rekte antaŭen.

 

    Movoj:

 

    Malstreĉu la korpon kaj turnu vin iom maldekstren kun la talio kiel akso. Frapetu la maldekstran parton de la brusto per la dekstra polmo kaj samtempe per la maldekstra mandorso frapetu la maldekstran, supran parton de la dorso, simetrian kun la frapetata parto de la brusto. Turnu vin iom dekstren kaj frapetu la maldestran parton de la brusto per la maldekstra polmo, dum per la dekstra mandorso la maldekstran, supran parton de la dorso.

 

    Atentigoj:

 

    1. Kiam vi frapetas la bruston aŭ dorson, la fingroj devas esti disigitaj. Frapetu modere kaj elaste.

 

    2. Ĉe la frapeto vi devas malstreĉi vin kaj esti bonhumora.

 

    3. Elspiru ĉe la frapeto.

 

    Ĉe la frapeto sentu la agrablecon pro facila sangocirkulado en la koro.

 

    Frapetu 20 fojojn. Vi povas frapeti pli aŭ malpli multe laŭ via sanstato.

 

    III. Spirado kun la manoj alte tenataj

 

    Prepara teniĝo: Staru rekte kun la piedoj disetenditaj je la distanco longa kiel ŝultrolarĝo, brakoj nature pendantaj malsupren kaj okuloj rigardantaj rekte antaŭen.

 

    Movoj:

 

    Dum la enspirado imagu al vi, ke io levas vin, tenante vin je la kapo. Streĉu la anuson kaj turnu la brakojn eksteren. Malrapide levu la manojn supren de la korpoflankoj ĝis la alteco de la ŝultroj. Dum la elspirado tenu la dekstran brakon senmove, faru per la maldekstra arkon supre kaj dekstre de la korpo kaj turnu la supran parton de la korpo iom dekstren. Per la maldekstra brako faru arkon de dekstre malsupren kaj maldestren, malstreĉu la ventron kaj anuson. Remetu la maldekstran manon. Kaŭriĝu, kiam vi faras arkon per la maldestra brako kaj elspiras. Kaj reprenu la originalan pozon, kiam vi remetas la maldekstran brakon ĝis horizontaleco. Faru la ekzercadon ripetfoje. Enspirante, turnu la atenton al la akupunktura punkto baihui (centre de la verto) kaj stariĝu. Elspirante, tenu la maldesktran brakon senmove, levu la dekstran kaj faru arkon supre kaj maldekstre de la korpo.

 

    Atentigoj:

 

    1. Enspiru, kiam vi rektigas la gambojn. Elspiru, kiam vi faras arkon per brako.

 

    2. La spirado devas esti harmonia kun la ŝanĝiĝo de la pozoj.

 

    Fiksu vian atenton sur la akupunktura punkto mingmen, kiu troviĝas ĝuste ĉe la parto de la talio malantaŭ la umbiliko.

 

    Faru tion 4-8 fojojn. Ĉiu fojo konsistas el dekstra kaj maldekstra turniĝoj. Vi povas fari tion laŭ via sanstato.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng