Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Saĝa" Onklo
2012-12-11

    Estis tia familio, kies membroj estis sensciaj kaj stultaj. Iun tagon ĝia bovo ŝtele manĝis grenon en vazo, la bovkapo ne povis eltiriĝi el la vazo. La familianoj ne sciis kion fari. Tial ili petis helpon de la onklo.

 

    Vidante tion la onklo senhezite diris: "Tio estas tre facila. Dehaku la bovkapon!"

 

    Nevo facile dehakis la bovkapon laŭ la onkla metodo. Sed la bovkapo ankoraŭ restis en la vazo. Por elpreni la bovkapon ili devis denove konsili la onklon.

 

    La onklo ridete diris kun fiero: "Ankaŭ tre facile. Rompu la vazon."

 

    La vazo estis rompita kaj bovkapo tuj elruliĝis. Ĉiuj familianoj unuvoĉe laŭdis pri la senkompara saĝo. Sed la onklo ekploris.

 

    Ili ne komprenis kaj demandis lin kial.

 

    Viŝante larmojn la onklo diris: "Nun mi jam maljuniĝis, kaj ne povas longe vivi. Post kiam mi mortos, kiu helpos vin, kiam malfacilaĵo vin trafos?"

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng