2012-12-11 Papago vivis en la sudo. Iu sudano ĝin kaptis kaj pritondis ĝian langon rondaforma por ĝin paroligi home. Iom post iom ĝi vere povis tion fari. Tamen ĝi ellernis nur kelkajn simplajn vortojn. Ĉiutage ĝi ripetis nur la samon.
Iutage cikado ĉirpis en la korto. Aŭdinte la ĉirpadon, la papago ridis moke. Tiam la cikado diris al la papago: "Estas ne malbone, ke vi povas paroli home. Tamen vi parolas ne plu en via propra lingvo kaj ne povas paroli laŭ via volo kiel mi!" La papago honte mallevis sian kapon. De tiam ĝi ne plu imitis homan parolon.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |