2012-12-11 Iutage pasero invitis alcedon kaj aglon al bankedo. Pasero diris al alcedo: "Vi, en tiel brilkolora vesto, kompreneble devas sidi sur la honora loko." Tuj poste ĝi turnis sin al la aglo kaj diris: "Kvankam vi estas iom pli granda, tamen vi vin vestas ĉifone, tial mi petas vian pardonon, ke vi sidu sur tiu modesta loko." La aglo kolere diris: "Kial vi, lakeo, tiel maljuste traktas min?" La pasero diris: "Kiu ne scias, ke mi estas malgrandanima kaj malproksimvida?"
Ĉie troviĝas tiaj homoj, kiuj respektas nur veston, sed ne la homon. Evidente, ĉiuj tiaj homoj fariĝis el pasero.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |