Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Donaco de Patrino
2012-12-11

    Estis infano, kiu perdis sian patrinon tuj post sia naskiĝo.

 

    De tiam, ŝi kreskis jaron post jaro sen la patrino. Poste, ĉiufoje kiam ŝi vidis, ke aliaj infanoj ricevis donacon de sia patrino, ŝi sentis grandan ĉagrenon: "Ho, kiel malfeliĉa mi estas. La patrino forlasis min tiel frue, ke ŝi ne povis ion donaci al mi!"

 

    Iun tagon, la infano refoje ekpensis pri tio kaj ekploris kortuŝe. Ŝi vagadis sola sur strato kun la okuloj vualitaj de larmoj kaj koliziis kontraŭ maljunulo.

 

    La maljunulo ne koleris pro tio, tamen zorgeme demandis: "Kial vi ploras, infano?"

 

    La infano elverŝis siajn malfeliĉon kaj ĉagrenon al la maljunulo.

 

    Aŭdinte ŝian rakontadon, la maljunulo diris serioze: "Vi eraris. Fakte, via patrino postlasis al vi la plej valoran donacon, kiun vi devas bone konservi!"

 

    "Do... kial tion mi ne scias?" mire demandis la infano.

 

    Karesante la kapon de la infano, la maljunulo kore diris: "Antaŭ ĉio, ekde la tago, kiam vi naskiĝis, la patrino jam donis al vi la tutan mondon kiel donacon. Ĉu tio ankoraŭ ne sufiĉas por vi?"

 

    Je tio ekbrilis la okuloj de la infano.

 

    La maljunulo daŭrigis: "Ne nur tion, via patrino donis al vi, sed ankaŭ la akrajn okulojn, por ke vi observu la mondon; la akrajn orelojn, por ke vi aŭskultu la mondon; la paron da piedoj, por ke vi iru tra la mondo; kaj la paron da manoj, por ke vi reformu la mondon. Ĉu tio ĉi ne sufiĉas por vi?!"

 

 

 

    Tion aŭdinte, la infano dronis en meditado.

 

    La maljunulo diris plue: "Mia kara, la plej grava donacaĵo, kiun via patrino donis al vi, estas la koro plena de varma sango, por ke vi ne malŝparu la vivon --- amu la mondon."

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng