Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mia Instruisto
2012-12-11

de Ĝinat

 

    Miaj gepatroj laboras en Ĉinio. Antaŭ du jaroj mi venis de Bangladeŝo al Pekino de Ĉinio kaj vizitis la elementan lernejon Fangĉaŭdi. Tiam mi ne povosciis la ĉinan lingvon. Nun mi povas ne nur servi kiel interpretisto de miaj gapatroj, sed ankaŭ skribi artikolon en la ĉina lingvo. Mi ŝuldas la sukceson al mia ĉina instruisto Ŭang.

 

    Instruisto Ŭang havas la aĝon de ĉ. 50 jaroj, en nigrakadraj okulvitroj. Li ĉiam tiel afable traktas nin, kvazaŭ siajn gefilojn. Mi komencis lerni en tiu lernejo de la tria klaso. En nia grupo estis 12 lernantoj el 11 landoj. Ili ĉiuj iom konis la ĉinajn ideografiaĵojn sed ne mi. En la unua leciono de la ĉina lingvo la instruisto donis humuraĵon al la lernantoj. Aŭdinte tion, la tuta klaso

 

    ridis. Tiu, kiu sidis kun mi ĉe la sama tablo, eĉ ridis ĝis larmoj. Sed, nur mi gape sidis kaj komprenis nenion. Nur post kiam iu el miaj kunlernantoj interpretis por mi, mi komprenis la enhavon. Tiam mi pensis: Kial bone estus, se mi scius la ĉinan lingvon. Pro tio mi decidis diligente lerni.

 

    Estas ja malfacile lerni la ĉinan lingvon por fremdlandanoj. Unue, ni ofte eraris en prononcado de la ĉina lingvo. Kiam ni faris misprononcon, la instruisto pacience korektis nin foje-refoje, ĝis kiam ni prononcis ĝuste. Li ofte donis kroman helpon al tiu, kiu ne bone komprenis la tekston. Ĉar mi estis nova lernanto, la instruisto helpis min pli multe, tiel ke mi iom post iom ellernis iujn ĉinajn ideografiaĵojn. Foje, en leciono de la ĉina lingvo, mi ricevis aplaŭdon unue de la instruisto kaj poste de la kunlernantoj pro ĝusta respondo. Sekve la instruisto petis min legi tekston. Mia legado ankoraŭfoje ricevis laŭdon de mia instruisto, kaj por mi aplaŭdis ankaŭ kunlernantoj. Mi ekĝojis kaj ekhavis pli da memfido pri lernado de la ĉina lingvo.

 

    Post kelkaj monatoj mi revenis al mia patrolando. Kvankam mi tre volas reveni al la patrujo, tamen mi ne volas forlasi la lernejon Fangcaŭdi, nek mian ĉinan instruiston. Mi pensis, ke en la estonteco mi certe revenos al Ĉinio por labori kaj viziti mian instruiston.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng