2012-12-11 Tri simioj ne volis plu vivi silentan vivon en arbaro kaj interkonsentis eliri el la arbaro. Ili ĝoje ludis sur kampoj. Vespere ekpluvegis. Tuj ĉe la vojo troviĝis lignokabano. La tri simioj decidis eniri en ĝin por sin ŝirmi kontraŭ la pluvo.
Kiam la unua simio ankoraŭ ne atingis la pordon, ĝi sin turnis al siaj du kunuloj kaj senespere diris: "Malfeliĉo! La pordo estas fermita."
Ĉirkaŭirinte la kabanon, la dua simio trovis, ke ankaŭ la fenestroj estas fermitaj.
La tria simio kriis: "Ne perdu tempon! Ni tuj elpensu rimedon por ĝin eniri!" La tri simioj do komencis diskuti. La diskutado daŭris longe, tamen neniu el ili elpensis bonan rimendon.
Ĝuste kiam ili intencis reveni al la arbaro, la vento malfermis la pordon. Tiam la tri simioj preskaŭ samtempe ekkriis kun ĝojo: "Ho! La pordo ne estas ŝlosita!"
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |