2012-12-11 Malpacienculo eliris por afero. Je tagmezo li eniris en bufedejon apud vojo. Apenaŭ li sidiĝis, li kriegis frapante la tablon: "Manĝaĵon por mi! Rapidu!"
Je la kriado la mastro de la bufedejo tuj alkuris kun manĝaĵo kaj urĝis la gaston: "Rapide manĝu! Tuj finmanĝu por ke mi lavu bovlojn kaj pladojn!"
La gasto kun malplena ventro rekuris al sia hejmo, kaj laŭte blasfemis: "Hodiaŭ mi preskaŭ mortis pro kolero!"
Aŭdinte tion, lia edzino tuj ekordigis siajn vestojn kaj diris: "Mi devas fari preparon pli frue, por ke mi edziniĝu al alia viro tuj post via morto!"
Tiam subite eniris junulo el ekstere, kiu frapante sur la brusto kriis: "Edziniĝu al mi! Al mi!"
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |