2012-12-11 Antaŭlonge estis junulo en Wuling. Li famiĝis pro sia lerta mensogemulo. Iutage, maljunulo renkontis lin kaj ŝerce diris: "Oni diras, ke vi mensogas lerte. Nun bonvolu mensogi al mi!"
La junulo diris: "Tre bedaŭrinde, ke mi ne havas tempon por mensogi. Mi ĵus aŭdis, ke la akvo de la orienta lago estas tute drenita. Mi rapidas tien por kapti testudojn!"
Tion aŭdinte, la maljunulo ekhavis avidecon je la rampulo, kaj ankaŭ rapidis al la lago. Tien veninte, li trovis ke la akvosurfaco de tiu lago estas senlime ondanta kiel antaŭe. Nur tiam li ekkomprenis, ke la junulo denove mensogis.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |