Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Papilia Fonto
2012-12-11

    En la okcidenta parto de Junnan-provinco de Ĉinio troviĝas Erhaj-lago. Oriente de la lago iam estis ĉasisto nomata Du Ĉaŭŝjŭan. Li ĉasis en la montoj sur la orienta kaj okcidenta bordoj de la lago kaj postlasis siajn piedsignojn preskaŭ en ĉiuj anguloj. Foje li venis al la orienta bordo kun arko kaj sagoj kaj deziris veturi trans la lagon por fari ĉasadon. Bonŝance, nemalproksime de la bordo sur arĝente brilanta lago flosis fiŝboato kun maljunaj geedzoj, kiuj sin okupis pri fiŝado.

 

    "Oĉjo kaj onjo!" Du Ĉaŭŝjŭan afable vokis ilin de sur bordo. "Bonvolu transveturigi min al la okcidenta bordo! Mi volas ĉasi tie."

 

    La gemaljunuloj tamen skuis la manojn kaj respondis:

 

   "Pardonu, ni ne povas helpi vin. Se ni, anstataŭ fiŝado, vin transveturigus, per kiu ni vivtenu nin hodiaŭ?"

 

    "Bonvolu transveturigi min, kaj por via vivteno mi vin helpos," diris Du Ĉaŭŝjŭan.

 

    La gemaljunuloj do veturigis lin trans la lagon. Atinginte la okcidentan bordon, li frapis la grundon trifoje per sia bastono, kaj tuj aperis sur la tero kavo kun pura akvo. En palpebruma daŭro en la akvo vidiĝis sennombraj fiŝoj tien kaj reen naĝantaj. Montrante al la kavo, li diris al la gemaljunuloj:

 

    "Fiŝadu ĉi tie, oĉjo kaj onjo. La fiŝoj en la kavo neniam elĉerpiĝos."

 

    La maljunuloj tre ĝojis kaj invitis Du Ĉaŭŝjŭan gasti ĉe ili por kelkaj tagoj, sed tiu diris:

 

    "Nun mi iris ĉasi en la montoj kaj revizitos vin poste." Kun tiuj vortoj li foriris.

 

    Depost tio la maljuna paro, anstataŭ en la lago, ĉiutage fiŝis en la kavo, kaj fiŝoj en la kavo efektive fariĝis ĉiam pli multaj. Ili vivis pli bone ol antaŭe. Ili starigis kabanon apud la kavo kaj tie ekloĝis.

 

    Iom post iom sur la dezerta okcidenta bordo de Erhaj-lago formiĝis malgranda vilaĝo, kiu estas la nuna Taŭjŭan-vilaĝo proksime al la urbeto Ĝoŭĉeng.

 

    Du Ĉaŭŝjŭan tiam ekloĝis en vilaĝo najbare de Ĝoŭĉeng. Ĉiutage, de frumatene ĝis vespere, li ĉasis en profundaj arbaroj sur montoj kaj tranoktis en la vilaĝo.

 

    Iunokte li aŭdis doloran ploradon el najbara domo. Li iris al la domo kaj vidis, ke virino maldolĉe ploras brakumante sian infanon. Li demandis:

 

    "Pro kio vi ploregas, franjo, kiam via infano aspektas tute sana?"

 

    Kun la kapo klinita, la virino ploris sen respondi. Nur post lia insista pridemando, ŝi diris:

 

    "Vi ne estas lokano kaj ne povas kompreni nian suferon. En la montoj de nia regiono troviĝis ravino, kien neniu iam kuraĝis iri. Tie estas kaverno, en kiu sin kaŝas giganta boao, kiu povas aliformiĝi en homan figuron. La boao postulas, ke ni oferu al ĝi paron da virgaj geknaboj en la tria de marto ĉiujare, alie ĝi ĵetus la tutan vilaĝon en katastrofon. Morgaŭ denove estos la tria de marto, kaj ĉi-foje estos la vico de mia infano!" Tion dirinte la virino denove dronis en la larmoj.

 

    Du Ĉaŭŝjŭan demandis:

 

    "Kiel granda estas la boao?"

 

    "Neniu precize scias, ĝi povas grandiĝi kaj malgrandiĝi," ŝi respondis.

 

    "Ne maltrankviliĝu, franjo," Du Ĉaŭŝjŭan konsolis la virinon. Morgaŭ mi iros al ravino, kaj mi havas rimedon kontraŭ tiu malica estaĵo. Ne ploru plu kaj estu trankvila!"

 

    Aŭdinte tion, la virino ĉesis plori.

 

    En la sekva tago li iris sola al la ravino. Efektive, de malproksime li jam vidis blanke brilantan grandegan boaon trinkanta akvon ĉe torento. Li arkpafis ĝin, kaj ĝi tuj malaperis.

 

    En la sekva mateno li denove iris al la ravino por serĉi boaon, sed anstataŭ ĝin li trovis tie du junulinojn, kiuj lavis blankajn sango-makulitajn vestojn sur ŝtonego apud fonto. (Oni diras, ke eĉ hodiaŭ la ŝtonego restas sango-makulita.) Kial tiel belaj junulinoj lavas vestojn en tiu senhoma dezerta loko? Ĉu ili ne estas transformaĵoj el boao? Li pensis kaj, alpaŝante al ili, demandis:

 

    "Diru al mi, kies vestojn vi lavas."

 

    Pridemandite, la du virinoj ektimis kaj respondis balbute:

 

    "Ni havas niajn proprajn vestojn."

 

    Du Ĉaŭŝjŭan ne kredis al iliaj vortoj kaj kolere diris:

 

    "Vi certe estas la aliformiĝinta boao. Vidu, se vi ne dirus al mi la veron, mi mortigus vin kiel la birdon flugantan en la aero." Kun tiuj vortoj li arkpafis preterflugantan birdon, kaj ĝi tuj falis teren.

 

    La du virinoj vole nevole admiris lian eksterordinaran kapablon kaj belan aspekton. Ili petis de li pardonon kaj diris:

 

    "Ni ne estas aĉuloj. En la pasinta jaro la boao nin kaptis perforte kaj edzinigis nin al si. Hieraŭ la boao aliris el la kaverno kaj post nelonge revenis vundita. Jen ĝiaj sango-makulitaj vestoj, kaj sur ĝia korpo eĉ nun restas la trafinta sago."

 

    "Kion ĝi nun faras en la kaverno?" li demandis.

 

    "Ĝi dormas."

 

    "Kiom longe daŭras ĝia dormo ordinare?"

 

    "Sep tagojn kaj sep noktojn, se temas pri dormego; tri tagojn kaj tri noktojn, se temas pri dormeto."

 

    "Ĉu ĝi nun dormegas aŭ dormetas?" li demandis plue.

 

    "Ĝi dormegas," respondis la virinoj.

 

    "Ĉu ĝi havas ian ajn magian armilon ĉe si?"

 

    "Ni nur scias, ke ĝi havas spadon, kiun ĝi ĉiam portas ĉe si."

 

    Du Ĉaŭŝjŭan ĝojis pro la informo kaj diris:

 

    "Ĉu vi povus ŝteli de ĝi la spadon?"

 

    "Jes, jes! La spado nun ja kuŝas apud ĝia kapkuseno."

 

    La du virinoj iris al la kaverno kaj post kelkaj minutoj revenis kun la spado.

 

    Tenante la spadon enmane, Du Ĉaŭŝjŭan tuj sekvis la virinojn en la kavernon. La boao ankoraŭ kuŝis en profunda dormo. Li levis la spadon kaj dishakis ĝin en tri partojn. Li hakis tiel forte, ke la spado rompiĝis, kaj en lia mano restis nur ĝia tenilo.

 

    La du virinoj propraokule vidis, ke la juna ĉasisto ekstermis la monstron, kaj ili elkore lin admiris. Konsiliĝinte inter si, ili sin turnis al li:

 

    "Ni ne scias kiel vin danki, ke vi mortigis la malican boaon kaj nin savis. Se vi konsentus, ni volus esti viaj edzinoj."

 

    Nee skuante la manon, Du Ĉaŭŝjŭan tuj respondis:

 

    "Ne, ne, tion mi neniam pretendas. Estas ja mia devo mortigi la malican estaĵon por la lokanoj."

 

    Malgraŭ la petado de la virinoj, li ne konsentis kaj sin turnis al la montoj por daŭrigi sian ĉasadon. La du virinoj lin sekvis , sed neniel povis lin kuratingi.

 

    Vesperiĝis. Trovinte neniun tranoktejon sur la montoj, la du virinoj venis al la okcidenta bordo de Erhaj-lago kaj tranoktis en la kabano de la maljunaj fiŝkaptistaj geedzoj. En la sekva tago ili denove iris al la montoj por serĉi la heroon. Veninte al la piedo de Cangŝan, ili estis tro lacaj por sin movi antaŭen kaj eksidis apud profunda fonto. La sopiro al la ĉasisto forte ilin ĉagrenis, kaj ili ekploris. Ili ploris tiel forte kaj kortuŝe, ke eĉ la montoj skuiĝis. Fine ambaŭ ĵetis sin en la fonton.

 

    Reveninte hejmen, Du Ĉaŭŝjŭan sentis maltrankvilon pri la du junaj virinoj, kiujn li savis el la kaverno. Frumatene en la sekva tago, li eliris ilin serĉi kaj poste informiĝis, ke ili sin mortigis en la fonto. Li kuris al la fonto, kaj kun granda malĝojo ankaŭ li sin ĵetis en ĝin.

 

    Tuj post tio, el la fonto leviĝis tri belaj buntaj papilioj, kiuj flirtis super la fonto, sekvante unu alian.

 

    Legento diras, ke Du Ĉaŭŝjŭan sin dronigis la 25-a de aprilo. Do, en tiu tago ĉiujare sennombraj buntaj papilioj, grandaj kaj malgrandaj, kolektiĝas ĉirkaŭ la fonto kaj formiĝas vera mondo de papilioj. Oni do nomas la fonton "Papilia Fonto".

 

    La akvo en la fonto estas tiel klara kaj pura, ke oni povas vidi ĝian fundon. Apud la fonto staras granda arbo, nomata "Papilia Arbo", kies malgrandaj flavaj floroj dissendas sian delikatan bonodoron en aprilo ĉiujare. Fortika branĉo de la arbo ŝirmas la tutan fonton, kvazaŭ granda ombrelo, kaj vicoj da diverskoloraj papilioj, kiuj kroĉiĝas unu post alia, pendas de la branĉo ĝis la akva surfaco.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng