Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
24 Sunperiodoj
2012-12-11

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 


24 sunperiodoj kaj 12 konstelacioj sur la ekliptiko

 

    La 24 sunperiodoj estas resumo de spertoj fare de la ĉina laboranta popolo en konado de la klimato dum s ia agr i kultura produktado kaj estas ankaŭ kreaĵo de la prapatroj de la ĉina nacio pri la rilato inter la klimato kaj sezonoj. Ili malkasis la leĝon de la alterno de sezonoj kaj ŝanĝiĝo de vetero kaj la striktan rilaton inter ili kaj agr i kulturo. Tial de miloj da jaroj la ĉinaj kamparanoj bone konas la 24 sunperiodojn. Ili povas ĝustatempe aranĝi siajn terkulturajn aktivadojn laŭ malsamaj sunperiodoj.

 

    Estas malsamaj opinioj pri la tempo de kreiĝo de la 24 sunperiodoj. Efektive ili ne kreiĝis samtempe, sed kompletiĝis en longa agr i kultura produktado. Laŭ antikva literaturo, frue en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj tiu de Militantaj Regnoj antaŭ 2 500 jaroj, Ĉinio jam difinis kelkajn ĉefajn sunperiodojn montrantajn varmon kaj malvarmon kaj la kvar sezonojn. Tiam oni starigis vertikalan stangon sur la tero por mezuri longecon de la ĵetita ombro, kaj per tio determinis la Vintran Solsticon (la ombro estas plej longa), Someran Solsticon (la ombro plej mallonga), la Printempan kaj Aŭtunan Ekvinoksojn (meze de la plej longa kaj mallonga ombroj) kaj aliajn kvar punktojn de la Printempo-komenco, Somer-komenco, Aŭtun-komenco kaj Vintro-komenco. La supre menciitaj ok punktoj dividas la jaron en ok fundamente egalajn tempodaŭrojn, tiel fiksiĝis la tempodaŭro de la kvar sezonoj de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro. Tio estis tre bezonata siatempe por agr i kulturo. La ĉina antikva filozofo Xunzi (313-238 a.K.) speciale menciis printempan plugadon, someran sarkadon, aŭtunan rikoltadon kaj vintran konservadon. Li emfaze montris, ke rikolto fariĝ u s abunda , se oni tiel far u s .

 

    Kun la socia progreso, la agr i kultura produktado fariĝis pli kaj pli komplika. Konforme al la bezono de la produktado formiĝis la 24 sunperiodoj de la jaro jam antaŭ 2 100 jaroj. En libro "Huai Nan Zi" verkita en la tempo de la Okcidenta Han-dinastio (137 a.K.) oni jam registris la kompletajn 24 sunperiodojn de la jaro, tio estas la plej frua skribo pri la 24 sunperiodoj. La ordo de la 24 sunperiodoj en la libro estas tute sama kiel la nuna kaj oni jam klare difinis 15 tagojn kiel unu sunperiodon.

 

    La 24 sunperiodoj konsistas unu rivoluo n de la terglobo ĉirkaŭ la suno, tial ili apartenas al sunkalendara sistemo en la agr i kultura kalendaro. Rigardate laŭ la vidpunkto de astronomo la sunperiodoj estas difinitaj laŭ la pozicio de la suno sur la ekliptiko. Oni dividas la ekliptikon en 360 gradojn, kaj nomas la du punktojn kie la ekliptiko kruciĝas kun ekvatoro la printempa kaj aŭtuna ekvinoksoj. La printempa ekvinokso estas 0° de la ekliptika longitudo kaj la aŭtuna ekvinokso 180°. La tuta ekliptiko dividiĝas en 24 malgrandajn partojn, ĉiu kun 15 gradoj, kaj la 24 dividpunktoj inter la partoj estas 24 sunperiodoj, kies datoj fundamente fiksiĝis e n la suna kalendaro kun maksimuma diferenco de unu tago inter jaroj. S e d en la agr i kultura kalendaro la datoj de sunperiodoj ne estas fiksitaj kaj je multaj tagoj diferencas inter jaroj.

 

    La 24 sunperiodoj estis kreitaj kaj uzataj unue en la meza kaj malsupra basenoj de la Fl ava Rivero kaj disvastiĝis poste al la aliaj lokoj de la lando, tial ili havas pli striktan rilaton kun la klimato kaj terkulturaj aktivadoj en tiuj bas e noj. Ĉi-sube estas la 24 sunperiodoj:

 

    Printempo-komenco (4-a aŭ 5-a de februaro laŭ la suna kalendaro). En tiu tago finiĝas vintro kaj komenciĝas printempo kaj la vetero fariĝas pli kaj pli milda.

 

    Printempa Pluveto (19~a aŭ 20-a de februaro). Post la P rintempo-komenco pli kaj pli abundas pluvokvanto kaj la vetero varmetiĝas.

 

    Insekto-vekiĝo (6-a aŭ 5~a de marto). Printempa tondro vekas insektojn vintr odor mantajn. Tiam la temperaturo fariĝas pli kaj pli alta, la grundo malfrostiĝas kaj printempa plugo komenciĝas.

 

    Pr i ntempa Ekvinokso (21-a aŭ 20-a de marto). La tago meze de la Printempo-kom e nco kaj Somer-komenco dividas printempon en du partojn.

 

    Klaro kaj Brilo (5-a aŭ 6-a de aprilo). Post la Printempa Ekvinokso la ĉielo fariĝas hela, klimato varmeta kaj herboj verdiĝas.

 

    Grenpluvo (20-a aŭ 21-a de aprilo). Rimarkinte plimultiĝas pluvoj, kio tre favoras al vintrintaj plantoj kaj printempa semado.

 

    Somer-komenco (6-a aŭ 5-a de majo). Komenciĝas somero.

 

    Grajnoformiĝo (21-a aŭ 20-a de majo). Tritiko kaj aliaj someraj plantoj ekmaturiĝas.

 

    Grenmaturiĝo (6-a aŭ 7-a de junio). Tritiko, hordeo k.a. ekhavas aristojn, komenciĝas rikoltado de someraj grenoj kaj semado de aŭtunaj plantoj.

 

    Somera Solstico (22-a aŭ 21-a de junio). Venas varma somero. La tagdaŭro estas la plej longa, sed post la dato ĝi mallongiĝas.

 

    Varmo (7-a aŭ 8-a de julio). Post la Somera Solstico la temperaturo fariĝas ĉiam pli alta, sed ankoraŭ ne estas la plej alta.

 

    Varmego (23-a aŭ 24-a de julio). La plej varma tempo de la jaro.

 

    Aŭtun-komenco (8-a aŭ 7-a de aŭgusto). En tiu tago komenciĝas aŭtuno.

 

    Varm-retiriĝo (23-a aŭ 24-a de aŭgusto). Finiĝas varmegaj tagoj kaj la temperaturo pli kaj pli malaltiĝas.

 

    Blanka Roso (8-a aŭ 7-a de septembro). Post la Varm-retiriĝo la temperaturo rapide malaltiĝas, nokte la vaporo en la aero fariĝ a s roso kaj falas sur plantoj n .

 

    Aŭtuna Ekvinokso (23-a aŭ 24-a de septembro). Meze de la Aŭtun-komenco kaj Vintro-komenco, la tago dividas aŭtunon en du partojn.

 

    Malvarma Roso (8-a aŭ 9-a de oktobro). Malaltiĝas la temperaturo kaj abundas malvarma roso.

 

    Prujnofalo (24-a aŭ 23-a de oktobro). Malvarmiĝas la vetero, kaj la vaporo en la aero formas molan tavolon da glacieroj sur la plantoj kaj tero.

 

    Vintro-komenco (8-a aŭ 7-a de novembro). Komenciĝas vintro.

 

    Neĝo (23-a aŭ 22-a de novembro). Post komenco de vintro pli malvarmas la vetero kaj komencas fali neĝo eta.

 

    Neĝego (7-a aŭ 8-a de decembro) Neĝo falas pli kaj pli dense kaj sur la tero akumuliĝas neĝamaso.

 

    Vintra Solstico (22-a aŭ 23-a de decembro). Venas frosta vintro. La tago estas la plej mallonga, sed poste la tago ĉiam pli longiĝas.

 

    Malvarmo (6-a aŭ 5-a de januaro). Malvarma estas la vetero, ankoraŭ ne venas la plej frosta tempo.

 

    Malvarmego (20-a aŭ 21-a de januaro). La plej malvarma tempo en la jaro.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng