Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Karpoknabino
2012-12-11

    Ĉe Ĝjazi-haveno de Lufeng-gubernio iam vivis maljuna fiŝisto, honesta kaj diligenta, kune kun sia 17-jara solfilino. La knabino estis bela, saĝa kaj lerta en fiŝado, ĉar de sia infanaĝo ŝi ĉiam akompanis la patron sur la maro. La fiŝisto ŝin tre amis. Ili dependis unu de la alia kaj konsolis unu la alian en sia mizera vivo.

 

    Ĉe la haveno troviĝis perversa tirano, kiu neniam ŝparis siajn fortojn, kiam li malbonojn faris. Li bredis malican aglon por atencigi ĝin kontraŭ la honestaj malriĉuloj. La lokaj fiŝistoj forte lin malamis. Por enterigi sian mortintan edzinon, la maljuna fiŝisto prunteprenis de la tirano sumon da mono, kaj malgraŭ siaj ŝvitigaj penoj li ne kapablis likvidi la ŝuldon pro la ĉiam aldonitaj interezoj.

 

    La tirano jam delonge avidis la filinon de la maljuna fiŝisto. Vidinte, ke la fiŝisto ne povis pagi la ŝuldon, li ekhavis vipuran ideon.

 

    Iutage, kiam falis pluvego akompanata de fulmoj kaj tondroj kaj la vento levis altajn ondojn sur la maro, li venis al la maljuna fiŝisto kaj senindulge diris:

 

    "Pagu al mi vian ŝuldon en tri tagoj, alie mi prenos vian filinon kiel garantiaĵon."

 

    La fiŝisto komprenis, kion la tirano efektive celas. Sed de kie li povus trovi la monon por likvidi la ŝuldon en tia veteraĉo? Li petegis de li indulgon, sed vane.

 

    Kun larmoj en la okuloj li povis nur riski fiŝi sur la maro kune kun sia filino. La vento kaj pluvo aparte furiozis sur la maro, kaj gigantaj ondoj unu post alia sin ĵetis kontraŭ ilia fiŝboato. Por ne paroli pri fiŝado, eĉ ilia vivo estis minacata de danĝero. Kion fari? Ĉu reveni hejmen, ĉu resti sur la maro, ĉiaokaze ilin atendis nur katastrofo. La patro kaj la filino nereteneble ekploris kaj ploregis.

 

    Subite antaŭ ilia boato io ekbrilis: el la maro elnaĝis ora karpo. En palpebruma daŭro la vento silentiĝis kaj la ondoj kvietiĝis. La karpo transformiĝis en belan knabinon, paŝis al la maljuna fiŝisto kaj lia filino, kaj ekparolis:

 

    "Ne ploru kaj ĵetu vian reton en la maron! Mi vin helpos."

 

    Post tiuj vortoj ŝi denove fariĝis ora karpo kaj naĝis en la maron. Kun miro kaj ĝojo la fiŝisto kaj lia filino tuj ĵetis sian reton en la akvon, dum la ora karpo sekvis ilian boaton kaj pelis fiŝojn en ilian reton. En tiu tago la maljuna fiŝisto kaptis multe da fiŝoj. Kaj la samo ripetiĝis en la sekva tago. La maljunulo elvendis ĉiujn fiŝojn kaj likvidis grandan parton de la ŝuldo. Li vere ĝojis kaj pensis, ke se li fiŝu ankoraŭ unu tagon, la tuta ŝuldo povus esti kovrita, kaj lia filino povus eviti la katastrofon. Sed pri la okazaĵo informiĝis la tirano. Li flamiĝis kaj sendis sian malican aglon kontraŭ la karpoknabino.

 

    Frumatene en la tria tago la aglo rondflugis super la maro kaj, vidinte la karpoknabinon, ekkriis:

 

    "Mi tuj vin mortigus, se vi kuraĝus helpi la maljunan fiŝiston plu!"

 

    La karpo kaj indignis kaj ektimis. Ŝi nenion diris kaj mergiĝis en la akvon. La aglo daŭrigis sian rondflugadon tiel longe, ĝis ĝi konstatis, ke la karpo ne reaperos.

 

    Kiam la maljuna fiŝisto kaj lia filino ĝoje alvenis, ili ne trovis la karpoknabinon. Pasis horo kaj horo, kaj la suno jam komencis kliniĝi al la horizonto, sed la karpo ankoraŭ ne elnaĝis. Ili forte maltrankviliĝis. Ĝuste en tiu momento io en la maro ekbrilis kaj la karpoknabino aperis antaŭ ili. Kun malĝoja mieno ŝi sciigis al la maljuna fiŝisto:

 

    "Pro tio, ke mi vin helpis, la tirato alsendis sian malican aglon por min mortigi."

 

    Aŭdinte tion, la fiŝisto ĉagreniĝis, ne sciante, kion fari. La karpoknabino lin konsolis:

 

    "Nun helpas nek malĝojo nek ĉagreno. Ni ne perdu tempon kaj fiŝu, kiam la aglo forrestas."

 

    Post la diro ŝi naĝis en la maron. La fiŝisto kaj lia filino rapide ĵetis sian reton en la akvon kaj la ora karpo pelis fiŝojn en la reton, tiel ke baldaŭ kaptiĝis plenretoj da fiŝoj. Subite el post rifo elflugis la nigra malica aglo. Ĝi fakte ne forlasis la lokon, sed sin kaŝis post la rifo. Nun kiam la karpoknabino denove elnaĝis el la maro, ĝi plonĝis malsupren kaj ŝin mortigis per sia pinta beko.

 

    Kvankam la maljuna fiŝisto likvidis sian ŝuldon kaj per tio savis la filinon, sed la memoro pri la karpoknabino, kiu oferis sian vivon por lin helpi, ĉiam lin malĝojigis. Li do preparis iom da oferaĵoj kaj, kune kun sia filino, ŝipis tien, kie la karpoknabino estis mortigita. Eksteratende ili vidis tie rokon el la maro. Je atenta rigardo ili trovis, ke la brilanta roko figure tre similas la oran karpon. Kun granda miro en la koro ili do faris oferadon ĉe la roko.

 

    Post tio ili ĉiutage venis tien por fiŝado, kaj ĉiam revenis hejmen kun abundo da fiŝoj, tiel ke ilia vivo iom post iom boniĝis.

 

    Post nelonge la tirano informiĝis pri tio. Forta envio inspiris al li la deziron rompi la rokon. Iutage, kunportante kun si grandan martelon, li veturis al la roko per boato. Ankaŭ la malica aglo rondflugis en la aero por lin kuraĝigi. Kiam la boato atingis la karpo-forman rokon, la tirano levis la martelon kaj tutforte ĝin batis. Kun surdiga tondro sennombraj ŝtonaj skvamoj en grandeco de manplato disflugis kaj kvazaŭ sennombraj hakiloj sin ĵetis al la kapo de la tirano. La malica aglo alflugis por lin savi, sed ŝtonaj skvamoj sage ĝin trafis. La tirano mortis kun la kapo dishakita kaj alfundiĝis kune kun la aglo.

 

    La karpo-forma roko eĉ nun ankoraŭ staras en la verda maro.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng