2012-12-11 Antaŭ sia enoficiĝo nova "honesta" mandareno ĵuris je la ĉielo: "Se mia maldekstra mano prenos monon, la maldekstra mano putriĝu; se mia dekstra mano prenos monon, la dekstra putriĝu." Apenaŭ finiĝis lia ĵuro, iu koruptis lin per multe da mono. La mono ja vekis la avidecon de la mandareno, sed li timis, ke Dio punos lin se li perfidos sian ĵuron.
Li cerbumadis, kaj fine brila ideo venis en lian kapon. Li lasis serviston teni vakan skatolon, kaj la koruptanto enmetis monon en ĝin. Tiel li akceptis ĉiun koruptaĵon sen preni per dekstra aŭ maldekstra mano. Liaj du manoj ne nur ne putriĝis, sed ankaŭ fariĝis pli blankaj kaj pli grasaj.
La mandareno subĝojis kaj diris al si: "Neniam mi prenis monon per miaj manoj."
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |