2012-12-11 En sia vojaĝo avarulo renkontis leviĝon de riverakvo. Ĉar li ne volis elspezi monon por boato, li devis travadi. En la mezo de rivero li estis faligita de ondego kaj baraktis en akvo.
Lia filo sur la bordo timis, ke la patro dronos, kaj haste petis helpon de boatisto. La boatisto petis unu qian* da arĝento, tamen lia filo konsentis pagi nur duonon de qian, pri tio ili marĉandadis.
La dronanto estis ĉe morto. Li subite elŝovis la kapon kaj laŭte kriis: "Mia fiĉjo, por savi min vi povas elspezi nur duonon de qian. Se li postulus unu qian, vi nepre ne jesu!"
---
*Qian: ĉina pezunuo. Unu qian estas egala al ĉ. tri gramoj.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |