Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Karaj Memoraĵoj
2012-12-11

de Pan Sibin

 

    Antaŭ dek jaroj mi venis al montvilaĝo por instrui en elementa lernejo.

 

    Mi devis instrui samtempe tri klasojn, Estis la unua leciono. Mi iris en la klasĉambron kun tri lernolibroj en la maldekstra mano kaj kelke da kretoj en la dekstra. Mi vidis nur rondajn kapojn kaj larĝe malfermitajn okulojn. Mi sentis maltrankvilon, kaj ŝvito aperis sur mia frunto. Mi viŝis la frunton per mano, kaj ĉe tio ekridis la infanoj. Mi rimarkis, ke ili detenis sin de eksplodo de rido. Mi ne sciis, kio ridiga okazis.

 

    Finiĝis la leciono, kaj la infanoj sin pafis el la klasĉambro kun ridego. Kio okazis? Mi iris en mian ĉambron, rigardis min en spegulo kaj vidis, ke mia frunto estas blanka. Mi mem ekridis komprenante la aferon.

 

     Ĉe matenmanĝo de la sekvanta tago venis al mi nudpieda knabo.

 

    "Bonan matenon, instruistino Pan," mi aŭdis junan kaj timeman voĉon. Liaj kapharoj mallongaj, lia vizaĝo bruna, liaj vestoj malnovaj kaj malpuraj.

 

    "Bonan matenon! Kion vi volas?"

 

    "Mi... mi volas donaci ion al vi."

 

    "Dankon, kion do?"

 

    Li prezentis al mi malgrandan lignan skatolon, tre krudan, sen kovrilo. Ĝi taŭgas por enteni dekkelke da kretoj. Li diris, ke li mem ĝin faris.

 

 

 

    "Tre bone. Mi ŝatas ĝin." Mi ĝoje akceptis ĝin kaj metis ĝin sur la tablon. Mi volis donaci ion al li. Sed antaŭ ol mi trovis ion taŭgan, li jam foriris.

 

    Poste mi sciis, ke li nomiĝas Lan Min, kvaraklasano. Li havis fraton kaj fratinon. Lia patro estis lignaĵisto kaj lia patrino forpasis antaŭ du jaroj pro malsano. Li ĉiam havis la nudajn piedojn, kaj la kamaradoj moke nomis lin "nudpiedulo".

 

    Mi aĉetis paron da fortikaj kaŭĉukaj ŝuoj kiel donacon por li. Li intencis fordanki mian donacon, kaj mi insiste metis ilin en lian librosakon. Mi tre ĝojis, ke li iris al la lernejo ĉiutage en la novaj ŝuoj.

 

    Li lernis tre diligente, sed ofte malfruis. Mi ne kulpigis lin, ĉar mi bone sciis, ke sen la patrino li devas fari multon en la hejmo.

 

    Li lernis ĉe mi tri jarojn. Poste li lernis en mezlernejo, kaj mi, post tri-jara studo en progresiga kurso, komencis instrui en mezlernejo en urbo.

 

    Printempe de 1985, kiel reprezentanto de mia lernejo, mi ĉeestis studkuvenon pri instruado de la ĉina lingvo en mezlernejoj. Iun tagon, post tagmanĝo mi promenis sur la strato en urbocentro kaj subite aŭdis, ke iu vokis min post mia dorso.

 

    Mi returnis min kaj vidis, ke al mi kuras bela junulo en pura blanka ĉemizo kaj pantalono zorge gladigita. Li ĝentile riverencis al mi.

 

    "Ĉu vi estas..." mi ne estis certa, ĉu li estas Lan Min.

 

    "Jes, mi estas Lan Min, via lernanto. Ĉu vi memoras la ‘nudpiedulon’?"

 

    "Ha, Lan Min! Kiel alta nun vi estas. Ĉu vi bone statas?"

 

    "Jes. Mi nun lernas en instruista lernejo. Mi volas esti instruisto tiel bona kiel vi."

 

    "Dankon. Nun mi ankoraŭ uzas la skatolon, kiun vi donacis al mi."

 

    "La ŝuoj, kiujn vi donacis al mi, jam havas multajn truojn, sed mi ankoraŭ bone konservas ilin."

 

    Mi forte premis liajn manojn. Mi kredis, ke li fariĝos bona instruisto.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng