Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mia Itala Amikino Maddalena
2012-12-11

de Xu Yumin

 

    Mi venis al Italio por studo kaj post nelonge konatiĝis kun bela kaj entuziasma itala fraŭlino. Ŝi nomiĝas Maddalena.

 

    Ŝi estas sekretariino de la Milana Filio de la Itala-Ĉina Amikeca Asocio. Mi demandis ŝin, kial ŝi elektis tiun laboron, kaj ŝi respondis kun rideto en la ĉina lingvo: "Ĉar mi amas Ĉinion."

 

    Inter ŝia hejmo kaj Milano estas 60 kilometroj. Por veni al la oficejo, ŝi devas veturi unue per sia aŭto ĝis la fervoja stacio kaj poste per trajno kaj metroo.

 

    Maddalena vigle laboras en la oficejo, kaj multaj homoj tre ŝatas la filion. Nun la filio havas pli ol 200 membrojn, kaj la plej juna el ili estas 13-jara.

 

    La oficejo de la filio kvazaŭ estas instituto pri ĉinaj problemoj. Tie oni ofte prelegas pri Ĉinio. La oficejo estas ankaŭ konsultejo pri ĉinaj aferoj, kaj ĉiutage venas vizitantoj kun demandoj. Ŝajne junaj konsultantoj estas pli multaj ol maljunaj. Maddalena ĉiam kontentigas ilin per sia pacienca respondo. Se ŝi ne povas tuj respondi, ŝi notas la demandon por doni respondon poste. Se oni volas havi librojn kaj materialojn pri Ĉinio, intencas viziti Ĉinion aŭ lerni Tajĝiĉjŭan kaj Ĉigong aŭ la ĉinan lingvon, oni povas peti ŝian helpon. Ŝi eĉ povas instrui preparon de ĉinaj manĝaĵoj. Oni konsultas ŝin ankaŭ telefone. Ofte okazas, ke parolante kun vizitanto, ŝi devas respondi al telefona voko. Iun vesperon, post la oka horo, kiam mi estis televidanta, eksonis la telefono. Min vokis Maddalena. Fine de la interparolado mi demandis ŝin, ĉu ŝi vespermanĝis, kaj ŝi respondis, ke ŝi estas atendanta trajnon en la stacidomo de Milano. Ŝi diris, ke posttagmeze ŝi kaj ŝiaj kolegoj en la filio interkonsiliĝis pri aranĝo de memorkunveno kaj ekspozicio pri Ĉinio kaj forgesis la horojn.

 

    Ŝia sinforgeso kortuŝis min. Mi pensas, ke ŝia energio devenas de ŝia amo al Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng