|   2012-12-11  
  Volontuloj vokas, ke ne manĝu ŝarko-naĝilon.  |    
  
    La 10-an de decembro ekspoziciiĝis la arta verko nomita Morto pro 2%, kreita de artistoj Wang Shenshuai kaj Wu Yinyin. La verko montras ŝarkon kun la longeco de 5 metroj kaj arestitan en mallumo. Artistoj kaj animalo-protektantoj disdonis surloke propagandajn materialojn kaj kolektis subskribojn por voki, ke oni ne manĝu ŝarko-naĝilon. 
  
    Laŭ informo, ĉiujare pli ol 70 milionoj da ŝarkoj estas mortigitaj pro siaj naĝiloj, kiuj konsistigas nur 2 procentojn de la tuta korpo. Kapto de multaj ŝarkoj serioze influas ekvilibron de la ekologia sistemo. 
  
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong 
  
   |