Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Antikva Eduk-sistemo ­— Ŝu'jŭan
2012-12-12

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    Ŝu'jŭan estis aparta formo de eduko en la ĉina feŭda socio. Ĝi aperis en Tang-dinastio (618-907 p.K.). Komence ĝi funkciis kiel ŝtata librotenejo, reviziejo kaj loko de lerno kaj studo. Poste iuj el ili komencis instrui disĉiplojn. En Song-dinastio (960-1279) iom post iom formiĝis ŝu'jŭan-sistemo sub la aŭspicio de la registaro, kiu daŭris preskaŭ mil jarojn. Ŝu'jŭan diferencis de la ŝtata altlernejo, provinc- kaj guberni-lernejoj funkciigataj de la registaro en la organizo, administrado kaj instru-metodoj, kaj havis siajn apartajn trajtojn. Ĝi donis gravan influon al la disvolviĝo de la eduko en la ĉina feŭda socio.

 

    La fondintoj kaj gvidantoj de ŝu'jŭan ĝenerale estis famaj kleruloj. Ili servis ankaŭ kiel ĉefaj kursogvidantoj. Ŝu'jŭan estis ne nur institucio eduka, sed ankaŭ loko de akademia studo kaj diskuto. Ankaŭ aliskolaj instruituloj povis veni ĉi tien kaj fari prelegojn kaj diskutadojn. La lernantoj povis aŭskulti lekciojn laŭvole. Krom siaj lernantoj oni permesis ankaŭ alilokajn lernantojn aŭskulti lekciojn. Ŝu'jŭan havis abundon da libroj, tial ĝi ofte funkciis kiel loka kultura centro.

 

    En Song-dinastio estis multaj famaj ŝu'jŭan, el kiuj la plej famaj estis Bailudong, Yuelu, Suiyang kaj Songyang.

 

 
Bailudong-ŝu'jŭan

 

    Bailudong-ŝu'jŭan situas ĉe Wulao-montpinto de la fama pitoreskejo Lushan. En la unuaj jaroj de Song-dinastio oni plikonstruis ĝin. Post tio ĝia influo fariĝis pli kaj pli granda. Precipe post kiam Zhu Xi, fama filozofo kaj edukisto, eksoficistiĝis kaj ekprezidis Bailudong, ĝi fariĝis la plej grava altlernejo en Ĉinio siatempe. Zhu Xi plikonstruigis ĝin, ellaboris edukan regularon kaj persone faris lekciojn kaj respondojn pri malfacilaj problemoj. La regularo ellaborita de li por Bailudong poste fariĝis ĝenerala regularo por ĉiuj ŝu'jŭan-institucioj siatempe kaj donis profundan influon al la disvolviĝo de ŝu'jŭan.

 

    Yuelu-ŝu'jŭan sin trovas sur Yuelu-monto apud Changsha, Hunan- provinco. En 976 oni plikonstruigis privatan lernejon Yuelu-ŝu'jŭan, kiu daŭris poste 927 jarojn. En 1903 Yuelu-ŝu'jŭan alinomiĝis kiel la Hunan-a Altlernejo, la Hunan-a Instruista Altlernejo kaj la Hunan-a Politekniko, kaj en 1926 ĝi alinomiĝis kiel la Hunan-a Universitato. Yuelu-ŝu'jŭan estis lulilo de la hunan-a skolo. Multaj famaj kleruloj kaj personuloj de diversaj skoloj faris prelegojn aŭ prezidon tie. Ĝi elbakis multe da famaj personuloj en la historio kaj ludadis gravan rolon en la akademia kaj eduka historioj de Ĉinio. Ĝi estas mil-jara altlernejo, kia estas rara en la mondo.

 

    Suiyang-ŝu'jŭan estas en la nordokcidenta angulo de la gubernia urbo Shangqiu, Henan-provinco. Origine ĝi estis privata loĝdomo, poste oni konstruis domojn kaj komencis doni lecionojn tie. Ĝia influo pli kaj pli grandiĝis kaj estis siatempe laŭdita de imperiestro Zhenzong (998-1022 sur trono) de Song-dinastio.

 


Songyang-ŝu'jŭan 

 

    Songyang-ŝu'jŭan troviĝas ĉe la piedo de Taishi-monto en Dengfeng-gubernio, Henan-provinco. Antaŭ ĝi preterfluas rojoj, brakume staras ambaŭflanke montoj. La medio estas kvieta kaj ĉarma. En 997 p.K. oni konstruis Songyang-ŝu'jŭan surbaze de la antaŭa templo. La famaj filozofoj Cheng Yi kaj Cheng Hao iam faris instruadon ĉi tie al siaj centoj da disĉiploj, el kiuj pluraj poste famis pro siaj oficistaj sukcesoj. Nun Songyang-ŝu'jŭan ankoraŭ konservas multajn rarajn historiajn objektojn.

 

    Krom la kvar supre menciitaj estis ankaŭ aliaj famaj ŝu'jŭan-institucioj en Song-dinastio kiel Shigu kaj Maoshan. Ŝu'jŭan-institucioj ĝuis altan reputacion kaj havis grandan influon en la tiama socio pro siaj riĉaj lerno-objektoj kaj serioza instruado. Tiam elstaraj lernantoj de registaraj lernejoj venis al ŝu'jŭan por sin perfektigi. Evidente, ĝia reputacio superis tiun de la registaraj lernejoj.

 

    De post Song-dinastio ĉiuj regantoj donis grandan atenton al ŝu'jŭan. Ili aktive proponis kaj subtenis funkciigon de ŝu'jŭan-institucioj, kaj samtempe plifortigis paŝon post paŝo sian kontroladon super ĝi, ke ŝu'jŭan finfine transformiĝis en registaran lernejon. La registaroj tenis en sia mano ĝian gvidantecon, nomumis ĝiajn respondeculojn, kaj eĉ instruistojn. Ŝu'jŭan perdis sian vivecon kaj iris al kadukiĝo.

 


Donglin-ŝu'jŭan
 

 

    En la periodo de imperiestro Jiajing (1522-1566 sur trono) la malprospera ŝu'jŭan reprosperiĝis. El ili la plej fama estis Donglin-ŝu'jŭan de la nuna Wuxi, Jiangsu-provinco, kiu prenis la regularon de Bailudong kiel la sian. Ĝi dediĉis apartan atenton al kultivado de honesteco kaj malestimo al insidemaj altranguloj. La personoj lernintaj en Donglin-ŝu'jŭan kuraĝis kritiki la politikojn de la kortego kaj altrangulojn. Ĝi fariĝis la centro de politikaj aktivadoj kaj ludis gravan rolon en la tiama socio. La Ming-registaro perceptis minacon de la ŝu'jŭan-institucioj kaj kvarfoje ordonis fermi ilin kaj malpermesis ilian agadon en la tuta lando. Sed ŝu'jŭan-sistemo jam profunde enradikiĝis en la koro de intelektuloj. Tial la kortega ordono ne nur ne efikis, sed male akcelis ĝian disvolviĝon.

 

    En Qing-dinastio (1644-1911) la registaro prenis bridan politikon kontraŭ ŝu'jŭan por subpremi publikajn opiniojn. Sed popolanoj ŝatis ŝu'jŭan, kio devigis Qing-registaron ŝanĝi sian sintenon de brido al aktiva funkciigo kaj samtempe plifortigi sian superregadon al ĝi. Tial rapide kreskis ŝu'jŭan- institucioj tiutempe, eĉ en la malproksimaj limregionoj troviĝis la establo. Sed tiaj ŝu'jŭan-institucioj ĝenerale estis funkciigataj de la registaro.

 

    En la lastaj jaroj de Qing-dinastio tute kadukiĝis la feŭda sistemo en Ĉinio. La malnova ŝu'jŭan-sistemo jam ne povis akordiĝi kun la tiama socio. Pli kaj pli multiĝis la proponantoj por novtipa lernejo. En 1901 la imperiestro Guangxu donis edikton transformi ŝu'jŭan-instituciojn en novtipajn lernejojn; tiun de provinco en altlernejon, tiun de subprovinco en mezgradan lernejon kaj tiun de gubernio en elementan lernejon. Sekve la antikva ŝu'jŭan-sistemo de Ĉinio radikale malaperis.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng