Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Klasikaj Ĝardenoj
2012-12-12

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    En la 12-a jarcento a.K. aperis la plej frua ĝardeno de Ĉinio. La ĝardeno kun natura pejzaĝo, havanta multajn kortobirdojn kaj bestojn, servis por ĉasado kaj rajdado de imperiestroj kaj nobeloj.

 

    En la dinastioj Qin (221 a.K.-207 a.K.) kaj Han (206 a.K.-220 p.K.) aperis novaj ĝardenoj kun palacaj domoj kiel la ĉefaj kaj estis nomataj palacaj ĝardenoj kun konstruaĵoj. Ili havis ne nur bredejon de kortobirdoj kaj ĉasejon de bestoj, sed ankaŭ ripozejon por imperiestroj, iliaj edzinoj kaj kromedzinoj. En 221 a.K. la Unua Imperiestro (221-210 a.K. sur trono) de Qin-dinastio konstruigis en la ĉefurbo Xianyang palacon, kiu estis la plej frua palaca ĝardeno kun konstruaĵoj. Ĝia antaŭa halo Epang estis tre pompa, kaj poste ĝi estis forbruligita en milito. La konstrua skalo de la palaca ĝardeno de Han-dinastio estis pli granda. La imperiestro Wudi (141-87 a.K. sur trono) de Han-dinastio konstruigis grandan ĝardenon okcidente de Chang'an kiel loĝejon de siaj kromedzinoj. En la ĝardeno estis rivero, monteto, lago, tri insuletoj kaj diversastilaj haloj ĉe monto kaj akvo. Al la ĝardeno ne mankis raraj birdoj kaj bestoj kaj belaj floroj kaj herboj.

 

    En Han-dinastio malmultaj nobeloj kaj riĉaj komercistoj komencis konstrui ĝardenojn en sia privata loĝejo. En iliaj ĝardenoj estis luksaj konstruaĵoj, lagetoj, floroj, herboj kaj arboj. La grandeco kaj lukseco de privata ĝardeno servis kiel simbolo de la riĉeco de mastro.

 

    La plia disvolviĝo de la ĉinaj klasikaj ĝardenoj manifestiĝis en tio, ke oni garnis ilin per pejzaĝoj priskribitaj en poemoj kaj pentraĵoj. Tiel aperis poeziaj pejzaĝaj ĝardenoj kaj iom post iom formiĝis la ĉefa karakterizaĵo de la ĉinaj klasikaj ĝardenoj. En 1117 p.K. imperiestro Huizong de Song-dinastio per ses jaroj konstruigis Baibushan-ĝardenon. En la ĝardeno ĉarmis monteto, prosperis bambuaro, zigzagis rivereto kaj inter ili staris kioskoj kaj pavilonoj. Promenante sur pado, oni sentis sin kvazaŭ en pejzaĝa bildo. Oni rigardis ĝin kiel modelon de imperiestra pejzaĝa ĝardeno. La ĝardena arto de la dinastio Ming (1368-1644 p.K.) kaj Qing (1644-1911 p.K.) heredis la karakterizaĵojn de la ĝardenoj de la antaŭaj dinastioj kaj sorbis la eminentajn konstruajn artojn de sudaj kaj nordaj ĝardenoj. La imperiestraj ĝardenoj de Qing-dinastio servis kiel imperiestraj palacoj ekster la ĉefurbo. Tial krom ĉarma medio por ripozo kaj distriĝo, en la ĝardenoj estis ankaŭ domoj por okazigi gravajn ceremoniojn kaj fari politikajn aferojn kaj loĝdomoj por imperiestro, liaj edzino kaj kromedzinoj. La imperiestro Kangxi (1662-1722 p.K. sur trono) konstruigis en la antaŭurbo de Pekino ĝardenon Changchunyuan, kiu estis la unua imperiestra ĝardeno ekster la ĉefurbo. En 1703 li konstruigis la grandiozan Someruman Montvilaon en Chengde de Hebei-provinco. En 1725 oni konstruis palacon Yuanmingyuan en Pekino. Ĝiaj multaj pejzaĝoj similis famajn pejzaĝojn de la suda akvoriĉa regiono. Tial ĝi estis nomata "Ĝardeno kun Dekmil Ĝardenoj". La palaco estis forbruligita de la britaj kaj francaj agresantoj en 1860. Nun restas nur ĝia ruino, laŭ kiu oni tamen povas imagi ĝian grandiozecon.

 


La Somera Palaco 
 

 

    La Somera Palaco en la okcidenta antaŭurbo de Pekino estas la plej alloga imperiestra ĝardeno de Qing-dinastio. Ĝia konstruado daŭris dudek kvin jarojn ekde 1750. La palaco konsistanta el Wanshou-monto kaj Kunming-lago karakteriziĝas per grandaskala, harmonia dispozicio, elegantaj konstruaĵoj kaj ĉarmaj pejzaĝoj. Ĝi estas la plej pompa klasika ĝardeno. Wanshou-monto estas ĝia centro. La alta turo Foxiang ĉe la monttalio estas la kerno de ĝia konstruaĵaro. La farbita Longa Koridoro kun longeco de pli ol 700 metroj zigzage etendiĝas inter la monto kaj lago kaj interligas grupojn da konstruaĵoj antaŭ la monto. En la palaco ĉarmas ĝardeno Xiequyuan, konstruita imite laŭ Jichangyuan de la suda urbo Wuxi. Pro ĝia eleganteco oni nomas ĝin "Parko en Parko".

 

    En la dinastioj Ming kaj Qing prosperis privataj ĝardenoj. En urboj kaj urbetoj kun abundaj produktaĵoj, favoraj naturaj kondiĉoj kaj alte disvolvita kulturo multas privataj ĝardenoj, ĉiu kun sia propra stilo. Ĉar ili estis parto de privataj loĝejoj, tial oni devis zorge dekoracii por fari malsamajn vidaĵojn en limigita spaco kaj produkti artan efikon de interligiĝo kaj kontrasto. Suzhou, Hangzhou, Wuxi, Yangzhou kaj aliaj abundas je privataj ĝardenoj.

 


La privata ĝardeno de Suzhou
 

 

    La ĝardenoj de Suzhou estas tre belaj kaj elegantaj. En malgranda spaco oni povas vidi pejzaĝojn similajn al la naturaj. Oni faris lagojn kaj montojn laŭ lokaj kondiĉoj, konstruis kioskojn ĉe akvo kaj plantis florojn kaj arbojn, kiuj ĉiuj impresas kiel naturaj pejzaĝoj. La ĝardeno Canglangting reprezentas la ĝardenan konstruadon de Song-dinastio (960-1279 p.K.). Ĝi havas artefaritan monteton en la centro. Sur la montokresto staras kiosko. Oriente oni povas rigardi fiŝojn kaj okcidente surakvajn kioskojn interligitajn per zigzaga koridoro. La medio estas kvieta. La ĝardeno Shizilin konstruiĝis en Yuan-dinastio (1271-1368 p.K.).Ĝi famas pro siaj artisme aranĝitaj rokaĵoj kaj zigzagaj vojetoj tra diversaj grotoj. Irante tra la grotoj, oni sentas sin kvazaŭ en labirinto. Multaj rokaĵoj similas al diverspozaj leonoj. Tial la ĝardeno ricevis la nomon Shizilin, kiu signifas leonaron en la ĉina lingvo. Ĝardeno Zhuozhengyuan estas la plej granda en Suzhou. Ĝi havas lagon en la centro. Apud ĉiu ĝia kiosko oni povas vidi akvofluon. Ĝiaj dekkelkaj kioskoj diferencas unu de alia. Shizilin povas esti rigardata kiel reprezentanto de la alte taksataj pompaj ĝardenoj de Ming-dinastio.

 

    Imperiestroj konstruigis maŭzoleon por si. Tiel aperis maŭzolea ĝardeno. Famaj estas la Dek Tri Maŭzoleoj de Ming-dinastio en la gubernio Changping de Pekino kaj la Orienta kaj Okcidenta Maŭzolearoj de Qing-dinastio en la provinco Hebei. Kun enkonduko de budhismo kaj naskiĝo de taoismo en diversaj lokoj de Ĉinio aperis temploj kun ĝardenoj. La klasikaj ĝardenoj en diversaj lokoj de Ĉinio portas ĉiu sian lokan koloron kaj nacian stilon.

 


Guoqing-templo sur Tiantai-monto 
 

 

    La ĉinaj klasikaj ĝardenoj diferencas de eksterlandaj ĝardenoj. La ĉinaj ĝardenoj akcentas ne la artan aŭ konstruan belecon, sed tiun de la naturo. La ĉinaj klasikaj ĝardenoj portas tri ĉefajn karakterizaĵojn: unue, ili konstruiĝas laŭ lokaj kondiĉoj. Laŭ malsamaj naturaj kondiĉoj, malsamaj celoj kaj postuloj de diversaj lokoj, oni konstruas ilin kun iliaj specifaj ecoj kaj apartaj stiloj. Due, ili reaperigas la naturan pejzaĝon. Oni faras montetojn kaj lagojn, por ke ili kune kun la konstruaĵoj, floroj kaj arboj estu en harmonia tuto. Trie, iliaj vidaĵoj similas al ĉinstilaj pentraĵoj. En ĝarden-konstruado oni faras halojn, kioskojn, pavilonojn, montetojn kaj lagojn kaj plantas florojn kaj arbojn, por ke la pejzaĝoj ricevu simetriecon, kontraston kaj reliefon. En dekoraciado oni ebligas klaran distingon inter la ĉefaj kaj neĉefaj pejzaĝoj kaj aranĝas ilin kaŝitaj kaj nekaŝitaj en disaj lokoj, por atingi efikon ĝui malsaman vidaĵon je ĉiu paŝo.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng