Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kvar Grandaj Inventaĵoj en Antikveco
2012-12-12

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    Estas konate, ke kompaso, papero, presarto kaj pulvo estas kvar grandaj inventaĵoj de la antikva Ĉinio. Ili akcelis progreson de la ekonomio kaj kulturo de Ĉinio kaj tiuj de la mondo.

 

    Kompaso estas direkto-montrilo. Antaŭ ĝia invento oni orientiĝis helpate de la suno kaj la polusa stelo. Sed kiam la suno kaj stelo ne videblis en malserena tago, oni perdis la direkton.

 


Sinan (kompaso)  

 

    En la periodo de la Militantaj Regnoj, antaŭ pli ol 2 500 jaroj, ĉinoj trovis, ke magneto havas la econ ke ĝi povas ĉiam sin direkti al la sudo. En tiamaj libroj troviĝas multaj notoj pri magneto, precipe pri la magneta direkto-montrilo nomata Sinan (sudo-montrilo). Ĝi estas farita el natura magneto en formo de kulero kaj metita sur glata bronza telero. Se oni turnas la tenilon de la "kulero", la tenilo ĉiam montras al la sudo, kiam la "kulero" ĉesas rotacii.

 

    Natura magneto estas malfacile prilaborebla. Por solvi tiun problemon, ĉinoj inventis artefaritan magneton, kio pluapaŝe perfektigis la kompason. Aperis fiŝforma kompaso. Ĝi estas farita el magneta ŝtala lameno en formo de fiŝo, kiu povis flosi sur akvo kaj montri la sudon. Poste oni flosigis aŭ pendigis magnetan ŝtalan nadlon, kies magneteco estis akirita per frotado kontraŭ magneto, por ke ĝi montru la sudon. Jen aperis la rudimenta formo de kompaso. Poste oni aldonis al kompaso gradaron kaj aliajn akcesoraĵojn.

 

    Post sia apero kompaso tuj fariĝis grava kaj nemankebla objekto en navigacio. Disvolviĝo de la mara navigado de Ĉinio oftigis kontakton inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Kompaso estis ankaŭ transportita al Arabio kaj Eŭropo.

 


Plato de prestipoj (La ilustraĵo de "Agrikultura Libro" de Wang Zhen, Yuan-dinastio) 
 

 

    Papero estas nemankebla por homoj en la vivo. Hodiaŭ papero estas multe uzata ordinaraĵo, tamen inventi ĝin ne estis facile.

 

    Antaŭ la invento de papero estis tre malfacile fari notojn. En la antikveco la homoj faris notojn per nodado de ŝnuro. Antaŭ 6 000 jaroj en Ĉinio jam aperis skribolingvo. En Yin-dinastio antaŭ 3 500 jaroj ĉinoj gravuris ideografiaĵojn sur testuda ŝelo kaj besta osto. Tiaj ideografiaĵoj estas nomataj " ideografiaĵoj sur ŝeloj kaj ostoj". Poste oni gravuris ideografiaĵojn sur bronzaĵo kaj ŝtono, kaj pli poste faris notojn sur bambuaj kaj lignaj latoj kaj silkaĵoj. Sed gravurado de ideografiaĵoj estis temporaba kaj laciga, silkaĵo multekosta kaj la bambua aŭ ligna libro tro peza. Post la penado de pluraj generacioj ĉinoj finfine trovis la metodon de papero-farado.

 

    En la periodo de la Orienta Han-dinastio (25-220), Cai Lun gvidis metiistojn kune klopodi kaj fine sukcesis elfari delikatan kaj belan paperon el arboŝelo, eluzitaj ŝnuroj, ĉifonoj kaj fiŝretoj. En la postaj kelkaj jarcentoj oni faris paperon el fibroj de kanabo, bambuo k.a.

 

    Papero kaj paperfara tekniko estis disvastigita unue al Vjetnamio, Koreio kaj Japanio, poste al Arabio en la mezo de la 8-a jarcento kaj fine al Eŭropo en la 12-a jarcento.

 

    Presarto. Antaŭ la invento de presarto la libroj estis kopiitaj manskribe. Multe da tempo oni devis uzi por transskribo, kaj krome ofte aperis eraroj en transskribo. Post la invento de presarto oni povis presi librojn grandnombre en mallonga tempo kaj kun malmultaj eraroj.

 

    Invento de presarto spertis longtempan praktikadon kaj disvolvadon de sigelilogravurado, premkopiado de skribaĵoj sur steleo, ksilografio kaj tipografio. En la dinastioj Sui (581-618) kaj Tang (618-907) aperis en Ĉinio presarto de ksilografio. En la mezo de la 11-a jarcento Bi Sheng inventis tipografion. Tio multe progresigis la ĉinan presarton. La presmetodo inventita de Bi Sheng estis primitiva, tamen ĝi jam havis la tri procedojn de tipografio, nome, farado de moveblaj tipoj, kompostado kaj presado.

 


 Libro presita per bronzaj prestipoj (1490) 
 

 

    En 1298 en Ĉinio aperis tipoj el ligno kaj turnebla tipo-bretaro. Oni povis sidante elekti tipojn, turnante la bretaron. Post la 14-a jarcento oni faris tipojn el stano, kupro kaj plumbo. Meze de la 8-a jarcento la ĉina tipografio estis enkondukita en aliajn landojn.

 

    Pulvo, inventita de la antikvaj ĉinoj, estas farita el miksitaj salpetro, sulfuro kaj lignokarbo en certa proporcio. Nun oni ordinare nomas ĝin nigra pulvo.

 

    En la periodo de la Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) ĉinaj alkemiistoj provis fari el iaj minaĵoj oron, arĝenton aŭ eliksiron. Kvankam ili ne atingis sian celon, tamen ili akiris el alkemiado multe da scioj pri kemio. Ili trovis multe da novaj drogoj kaj ekkonis multajn ecojn de objektoj en sia kuraĝa eksperimentado. Salpetro, sulfuro kaj lignokarbo estis nemankeblaj en alkemiado. En la eksperimentado oni hazarde miksis salpetron, sulfuron kaj lignokarbon kaj bruligis ilin, kaj tuj okazis eksplodo. La eksplodo foje rompis fornon, foje detruis domon, kaj eĉ ili mem estis brulvunditaj. Dum longa praktikado ili konsciis, ke intermiksitaj salpetro, sulfuro kaj lignokarbo povas eksplodi ĉe bruligo. Kaj tiele inventiĝis pulvo.

 

    Pro tio, ke alkemiistoj tenis sian alkemiadon en sekreto, oni ne povis scii la precizan tempon de invento de pulvo. Tamen Sun Simiao, fama medicinisto kaj farmakologo en la frua periodo de Tang-dinastio notis la metodon de pulvofarado. Tial oni povas certigi, ke pulvo estis inventita antaŭ Tang-dinastio.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng