Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tradiciaj Kalendaroj
2012-12-12

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 


Zu Chongzhi (429-500 p.K.), eminenta ĉina matematikisto, astronomo kaj kreinto de "Daming-kalendaro"  

    Ĉinio estas unu el la landoj, kies astronomio evoluis plej frue. Dum miloj da jaroj en tiu scienca kampo la ĉinoj akumulis abundajn valorajn materialojn. kiuj vekis atenton ĉe diverslandaj sciencistoj. Kalendaro estas grava konsistiga parto de la ĉina antikva astronomio. En ĉinaj historiaj libroj estas specialaj ĉapitroj dediĉitaj al diversperiodaj kalendaroj. Ĉiuj tiuj notoj multe helpas nin en studado pri la ĉinaj tradiciaj kalendaroj.

 

    La kalendaroj de diversaj landoj, kiuj sin bazis sur malsamaj bazoj en malsamaj periodoj, povas esti dividitaj ĝenerale en tri kategoriojn.

 

    La luna kalendaro. Ĝi estas bazita sur la fazoj de la luno. Ĉar la tagoj inter du sinsekvaj novlunoj ne estas entjeraj, tial alternas 29-taga kaj 30-taga lunmonatoj. Ĉiu lunjaro havas 12 monatojn, inter kiuj ses havas po 30 tagojn kaj ses po 29 tagojn. Pro malakordo kun la agr i kultura produktado kaj la homa vivo, tia kalendaro jam arkaikiĝis en multaj landoj, escepte de kelkaj islamaj landoj.

 

    La suna kalendaro. Tia kalendaro estas difinita laŭ la movado de la suno. Ĝia baza periodo estas la tropika jaro. Laŭ tia kalendaro ĉiu ordinara jaro havas 365 tagojn, dum superjaro 366 tagojn. En 400 jaroj estas 97 superjaroj. Ĉiu sunjaro havas 12 monatojn, kiuj havas po 30 aŭ 31 tagojn. Pro sia precizeco, la suna kalendaro estas populare uzata de multaj landoj en la mondo, sekve ĝi estas nomata ankaŭ internacia kalendaro.

 

    La lun-suna kalendaro. La nomo per si mem montras, ke tia kalendaro entenas karakterizaĵojn kaj de la luna kaj de la suna. Alivorte, ĝia monato egalas al la tempodaŭro de unu kompleta rivoluo de la luno ĉirkaŭ la tero (t.e. la luna monato), dum ĝia jaro al la tempodaŭro de unu kompleta rondiro de la tero ĉirkaŭ la suno (t.e. la tropika jaro). Tia kalendaro havas siajn apartajn avantaĝojn, t.e. la datoj de la monato kongruas kun certa luna fazo. Ekzemple komence de la monato vidiĝas ĉiam la novluno, kaj meze de la monato la plenluno. Krome, la tempo-daŭro de unu jaro estas tute konforma al la kvar sezonoj.

 

    La plej granda problemo en la lun-suna kalendaro estas, kiom da monatoj devas esti en unu jaro, ĉar inter la lunmonatoj kaj la tropika jaro ne estas komuna divizoro. En praktikado, antikvaj ĉinoj trovis, ke ĉiu tropika jaro havas 11 tagojn pli multe ol 12 lunmonatoj, sekve en tri jaroj superfluas 33 tagoj. Surbaze de tio oni difinis, ke ĉiu ordinara jaro havas 12 monatojn kaj ĉiu tria jaro estas superjaro, kiu havas 13 monatojn.

 

    De antaŭ Qin-dinastio (221-207 a.K.) ĝis la fino de Qing-dinastio (1644-1911 p.K.) Ĉinio havis sume pli ol cent famajn kalendarojn. Ili ĉiuj estas lun-sunaj kalendaroj. La ĉina antikva astronomio aperis en la primitiva socio. Legendo diras, ke en la periodo de tribestro Yao (ĉ. 24-a jc. a.K.) sin trovis oficisto, kiu profesie zorgis pri astronomio. Tiam unu jaro havis 366 tagojn kun kvar sezonoj. Meze de la periodo de Printempo kaj Aŭtuno antaŭ 2 500 jaroj, surbaze de multjara observado kaj preciza kalkulado, la ĉinaj antikvuloj eltrovis la metodon "instali 7 superjarojn en 19 jaroj". La metodo estas pli preciza ol la metodo "instali unu superjaron en tri jaroj". Laŭ tiu metodo, la tempodaŭro de 19 kalendaraj jaroj kaj tiu de 19 tropikaj jaroj estas preskaŭ egalaj. Tio estas signifoplena progreso en la evoluo de la ĉina kalendaro. Dank' al tiu metodo, pli bone akordiĝis inter si la luna kalendaro kaj la suna kalendaro kaj fundamente identiĝis la sezonmonatoj kun la klimataj ŝanĝoj.

 

    En la periodo de Militantaj Regnoj (475 — 221 a.K), la giganta socia transformiĝo kaj viglaj aktivadoj de cent skoloj ege akcelis la disvolviĝon de astronomio. Tiam oni ellaboris kaj uzis sinsekve 6 kalendarojn. Laŭ tiuj kalendaroj unu tropika jaro havas 365 kaj kvaronan tagojn. Ĉar la ĉina tradicia kalendaro evoluis surbaze de la kalendaro ellaborita en la dinastio Xia (ĉirkaŭ la 21-a jc. a.K ĝis la 16-a jc. a.K.), oni kutime nomas ĝin "Xia-kalendaro".

 

    Kun la socia evoluo, aperis nombro da elstaraj astronomoj en la ĉina historio. Ili plurfoje reformis kaj reviziis la tradician kalendaron kaj ellaboris novajn kalendarojn unu post alia. En la Okcidenta Han-dinastio, Deng Ping, Luoxia Hong ellaboris "Taichu-kalendaron" en la jaro 104 a.K. Ĝi estas la unua komplete registrita kalendaro de Ĉinio. En la periodo de la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420-589 p.K), eminenta ĉina matematikisto kaj astronomo Zu Chongzhi renovigis la malnovan kalendaron kaj ellaboris en la jaro 462 "Daming-kalendaron", laŭ kiu estas 144 superjaroj en 391 jaroj. Poste en Tang-dinastio (618-907 p.K), surbaze de longtempa observado kaj preciza kalkulado, astronomo Yi Xing finis en la jaro 727 la manuskripton de "Dayan-kalendaro", kiu servis kiel modelo por ĉiuj postaj kalendaroj. En Yuan-dinastio (1271 — 1368 p.K.), Guo Shoujing ellaboris en la jaro 1280 "Shoushi-kalendaron", kiu estis uzata dum pli ol 300 jaroj ĝis kiam pereis la dinastio Ming (1368-1644 p.K). En la fino de Ming-dinastio kaj la komenco de Qing-dinastio, enkondukiĝis en Ĉinion la okcidentaj scienco kaj kulturo, kaj ankaŭ la internacia kalendaro. Malgraŭ, ke la internacia kalendaro havas multe da avantaĝoj, Ĉinio daŭre uzas sian tradician lun-sunan kalendaron. En la jaro 1912, Ĉinio komencis uzi la internacian kalendaron.

 

    Depost la periodo de Militantaj Regnoj, adapte al la agr i kultura produktado, formiĝis iom post iom 24 sunperiodoj de la tuta jaro en la ĉina tradicia kalendaro. La ĉinaj kamparanoj ŝatas uzi tiun ĉi kalendaron por sin direkti en agr i kulturaj aktivadoj. Pro tio la kalendaro nomiĝas ankaŭ agr i kultura kalendaro. Post la fondiĝo de la Ĉin a P opola R espubliko en la jaro 1949, ĉinoj ekuzis samtempe la internacian kalendaron kaj la tradician ĉinan lun-sunan kalendaron. Nun ni eldonas la kalendaron, kiu indikas ne nur la jaron, monatojn, datojn kaj tagojn laŭ la internacia kalendaro, sed ankaŭ la jaron, monatojn, datojn kaj sunperiodojn laŭ la ĉina agr i kultura kalendaro. Tiu kalendaro estas tre oportuna en uzado.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng