Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sanprotektado en printempo
2012-12-12

    Laŭ la ĉinmedicina teorio la homoj konkordas al la ĉielo. En printempo ĉio en la mondo revigliĝas, la pozitiva faktoro jang en la homa korpo komencas disvolviĝi, kaj la vitala energio kaj sango cirkulas en ĝi pli vigle. Tial en printempo oni devas konkordi al la natura leĝo en la ĉiutaga vivo, manĝado, humoro k.a. Oni devas observi tiun leĝon, por ke la rilato inter homoj kaj klimato estu en ekvilibro cele al efika sanprotektado.

 

    En printempo oni sentas sin laca, dormema kaj malvigla. Vintre pro ekscito de malvarmo malpliiĝas la sango cirkulanta en la haŭtaj kapilaroj kaj pliiĝas la sango cirkulanta en la cerbo kaj visceroj, sed printempe pro leviĝo de la temperaturo dilatiĝas la haŭtaj poroj, kien cirkulas pli multe da sango, dum la oksigeno liverita al la cerbo kompare malpliiĝas, kaj sekve de tio aperas la supre menciitaj fenomenoj. Por likvidi ilin unue oni devas frue enlitiĝi kaj frue ellitiĝi kaj havi ankaŭ sieston. Due, oni devas ventoli la ĉambron por teni sufiĉe da oksigeno en ĝi, ĉar malpliiĝo de oksigeno kaj pliiĝo de karbona dioksido kaj aliaj malutilaj gasoj faras la homojn dormemaj. Trie, oni devas fari pli da sportoj. Sed dum sportado oni devas movi sin malrapide kaj milde. Tiam estas rekomendinda promenado eksterdome en lozaj vestoj, kiu tre helpas al utiligo de oksigeno kaj al digestado. Oni devas promenadi kviete, senzorge, kaj dum promenado oni povas froti siajn manojn, ritme spirante, knedi la nukon, bruston kaj ventron, frapi la talion, dorson kaj eĉ la tutan korpon. Oni povas promenadi rapide aŭ malrapide, longe aŭ mallonge laŭ sia sanstato, sed neniel estu tro laca. Oni devas promeni konstante por akiri deziratan efikon.

 

    En printempo la pozitiva faktoro jang kreskas, dum la negativa faktoro jin kaj malvarmo ankoraŭ ne cedis sian lokon, tiam la frua demeto de vatitaj vestoj estas malutila al la sano kaj povas kaŭzi gripon, trakeiton, pulmiton, epidemian encefaliton, morbilon, parotiditon k.a. La ĉina sanprotekta teorio avertas, ke oni ne devas frue demeti vatitajn vestojn, sed devas porti vestojn laŭ ŝanĝiĝo de la vetero.

 

    Koncerne la dieton, printempe oni devas manĝi pli da nutroriĉaj, facile digesteblaj kaj apetitvekaj manĝaĵoj, kaj ne tro tonikajn kaj tro akrajn manĝaĵojn. Estas tre utile, ke oni konvene uzas vinagron en preparado de pladoj.

 

    Fakuloj de ĉina sanprotekta teorio opinias, ke la homaj visceroj havas konkordan rilaton kun la kvar sezonoj de la jaro kaj printempo konkordas al la hepato, tial en printempo oni devas doni grandan atenton al hepatprotektado. La funkcio de la hepato ĉefe kuŝas en reguligo de la cirkulado de sango kaj vitala energio. Se la hepato funkcias malbone, do perturbiĝas la cirkulado de sango kaj vitala energio en la tuta korpo, kio kaŭzas hipertension, dismenoreon, perturbiĝon de la funkcio de galdukto kaj digesto kaj aliajn malsanojn, tial bone protekti la hepaton tre utilas al la cirkulado de sango kaj vitala energio. Pere de normaligo de la hepata funkcio reguligi la cirkuladon de sango kaj vitala energio estas unu el la gravaj rimedoj por kuraci multajn malsanojn laŭ la teorio de la ĉina medicino.

 

    Printempo ja estas tempo, kiam oni estas facile atakita de diversaj epidemiaj malsanoj. Printempe revigliĝas ĉiuj kreskaĵoj, inkl. de mikroboj kaj virusoj. Pro malboniĝo de la homa sanstato, malordiĝo de la ĉiutaga vivo oni estas facile atakita de epidemia encefalito, morbilo, parotidito, akuta oftalmito kaj aliaj infektaj malsanoj.

 

    Printempe pro sekeco oni facile suferas de gorĝaj malsanoj. Por preventi la malsanojn, oni devas manĝi pli da rafanoj, bambuaj ŝosoj kaj fruktoj. Kaj plie oni devas ofte ventoli la ĉambron, ŝanĝi vestojn kaj litkovrilojn, malofte viziti publikajn lokojn, gargari sin per milda salakvo kaj manĝi ajlojn. Atakite de parotidito, oni devas ripozi en la lito, trinki pli da akvo, preni manĝaĵojn facile digesteblajn, ne manĝi oleozajn kaj akrajn manĝaĵojn nek preni acidajn manĝaĵojn, kiuj ekscitas la parotidojn kaj pligravigas la malsanon.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng