Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sanprotektado
2012-12-12

    Kiom da jaroj homoj povas vivi? La klasika ĉinmedicina verko Huang Di Nei Jing diras, ke homoj povas vivi pli ol 100 jarojn. Sed nuntempe la meznombra vivdaŭro de la homo estas ne tiom longa. Do oni energie serĉas rimedojn por longe vivi kaj faras senĉesajn praktikadon kaj resumadon de spertoj en tio, tiel ke kreiĝas la teorio de sanprotektado.

 

    Ĉinaj sanprotektaj teoriistoj alte taksas spiritan kulturadon, opiniante, ke la animstato ludas gravan rolon por la homa sanstato. Laŭ la teorio la plej gravaj por la spirita kulturado estas mensa kvieteco kaj malmulta avido. Pro tio oni nepre devas klare scii, kio strikte rilatas al liaj sano kaj vivo, kaj kio ne. Ni kreas materiajn riĉaĵojn nur por protekti niajn sanon kaj vivon. Ni neniel devas detrui la lastajn sole por ĉasi la antaŭajn. Ni devas ion aspiri, sed ne multon avidi, ni devas strebi, sed ne damaĝi nin mem. Konstante teni bonan animstaton utilas al la sano kaj vigleco.

 

    Laŭ la ĉina sanprotekta teorio ĉiu korpoparto de la homo rilatas al la organismo kaj la sanstato de la korpoparto spegulas tiun de la organismo. Tial la sanstato de la korpoparto influas sur tiu de la organismo. Oni bone scias, ke la ĉina sanprotekta teorio alte taksas la funkcion de la dentoj, oreloj, okuloj kaj masaĝon de la plandoj. Tio rilatas ne nur al la dentoj, oreloj, okuloj kaj piedoj mem, sed ankaŭ al la sanstato de la tuta korpo kaj eĉ al la vivo. Pro tio oni do facile komprenas, kial ĉinmedicinaj kuracistoj efike kuracas pere de la oreloj la malsanojn de la homaj visceroj kaj diagnozas malsanojn de la tuta korpo nur rigardante la manojn kaj piedojn. La ĉinmedicinaj akupunkturo, mokso kaj masaĝo estas ja bazitaj sur tiu teorio. Ekz. masaĝo de la heliksoj estas utila ne nur al prevento kaj kuraco de surdeco, sed ankaŭ al sanigo de la renoj.

 

    Ĉinaj sanprotektaj teoriistoj opinias, ke la homoj ne povas disiĝi de la natura medio. Sur la homan korpon faras influojn grandan kaj malgrandan la alterno de la kvar sezonoj, la humideco kaj varmeco de la loko, la diferenco de la grundo kaj tiu de akvo, la ŝanĝiĝoj de la klimato, formo de luno, sunaj makuloj kaj eĉ de la astroj kaj konstelacioj. La pozitivaj influoj utilas al la homa sano kaj la negativaj kaŭzas fiziologian ŝanĝiĝon aŭ eĉ malsanon. Aktive sian sanstaton reguligi kaj plibonigi por adaptiĝi al la medio kaj eviti diversajn malutilajn faktorojn por la korpo kaj eĉ transformi la naturon laŭ sia bezono, forigi danĝerajn faktorojn utilas al la plilongigo de la vivo kaj sanprotektado. Laŭ la ĉinmedicina teorio vento, varmo, malvarmo, trosekeco kaj malsekeco ĉiu povas kaŭzi malsanojn, tial necesas eviti ilin laŭeble. Iuj malsanoj atakas homojn en la difinita sezono, ekz. la frosta vintro povas kaŭzi aŭ gravigi kardio- kaj cerbovaskulajn malsanojn, ĉar la sango facile koaguliĝas pro malvarmo precipe ĉe malfortuloj.

 

    En la okuloj de multaj homoj la teorio de sanprotektado estas tre komplika, sed fakte ne. Ĝi estas resumo de spertoj en la homa vivo kaj strikte rilatas al la ĉiutaga vivo. Estas ja multegaj metodoj por sanprotektado, tamen plej gravas, ke ili ĉiuj devas konformigi sin al la naturo.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng