Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Memmasaĝo
2012-12-12

 
 
 
 
 

 

    Kiel scienca eksperimento konstatis, masaĝo povas reguligi la ekscitiĝon kaj inhibicion de la cerba kortiko, reguligi la nervajn sistemojn, plene stimuli la funkciojn de diversaj sistemoj de la organismo, pliigi la kvanton de hemoglobino, eritrocitoj kaj leŭkocitoj, ŝanĝi sangmovadon kaj metabolon kaj tiel prokrasti maljuniĝon de homoj.

 

    Konu jenajn masaĝajn punktojn:

 

    1. La punkto bajhuj, kiu troviĝas en la mezo de la verto, t.e., ĉe la intersekco de du linioj, unu iras meze inter la antaŭo kaj malantaŭo de la verto kaj la alia interkruciĝante kun la unua de la suproj de ambaŭ oreloj supren. Masaĝo de tiu punkto povas kuraci kapdoloron, kapturnon, hipertension, neŭrastenion.

 

    2. La punktoj fengĉi, kiuj troviĝas ambaŭflanke de la kolo, en kavetoj malantaŭe de la papiloj. Masaĝo de tiuj punktoj povas kuraci kapdoloron, okuldoloron, riniton, malvarmumon, apopleksion, hemiplegion, surdecon kaj orelzumadon.

 

    3. La punkto ĉjuĉi, kiu troviĝas ĉe la ekstera flanko de kubuto. Masaĝo de tiu punkto povas kuraci ŝveliĝon de la gorĝo, febron, hipertension, neŭrastenion, morbilon, hemiplegion, malfortiĝon de la brakoj, doloron de kubutoj kaj brakoj.

 

    4. La punkto nejgŭan, kiu troviĝas ĉe la interna flanko de antaŭbrako kaj iom supre de la strioj de manradiko. Masaĝo de tiu punkto povas kuraci doloron ĉe la brusto, koronarian kormalsanon, palpitacion, stomakan doloron, naŭzon, vomadon, astmon kaj ŝveliĝon de la gorĝo.

 

    5. La punkto ĝong'ŭan, kiu troviĝas ĉe la meza punkto de la kunligita linio inter la ksifoido kaj umbiliko sur la meza linio de la abdomeno. Masaĝo de tiu punkto povas kuraci gastriton, stomakan ulceron, abdomenan ŝveliĝon, vomadon, lakson, senapetitecon, dispepsion, hipertension kaj neŭrastenion.

 

    6. La punkto ĉjihaj, kiu troviĝas iom sub la umbiliko. Masaĝo de tiu punkto povas kuraci abdomenan ŝveliĝon kaj doloron, nereguleco de menstruo kaj neŭrastenion.

 

    7. La punkto ŝanĝong, kiu troviĝas inter la mamoj, sur la meza linio de la brusto. Masaĝo de tiu punkto povas kuraci tuson, sufokiĝan senton en la brusto kaj malfacilan spiradon, astmon kaj doloron ĉe la brusto.

 

    8. La punkto zusanli, kiu troviĝas iom ekster la tibio sub genuo. Masaĝo de tiu punkto povas kuraci sufokiĝon kaj doloron de la abdomeno, senapetitecon, dispepsion, abdomenan ŝveliĝon kaj intestan bruon, vomadon kaj lakson, malfacilan urinadon, apopleksion kaj paralizon, hipertension, urtikarion, malfortiĝon kaj doloron de la malsupraj membroj pro reŭmatismo.

 

    9. La punkto sanjinĝjaŭ, kiu troviĝas ĉe la interna flanko de kruro, supre de maleolo. Masaĝo de tiu punkto povas kuraci neregulecon de menstruo, uteroptozon, impotentecon, polucion, neŭrastenion, hipertension, sendormecon kaj malfortecon de la stomako kaj lieno.

 

    10. La punkto jongĉjŭan, kiu troviĝas en la antaŭa parto de plando. Masaĝo de tiu punkto povas kuraci doloron ĉe la verto, komaton, sunfrapon, nesufiĉan energion de la renoj.

 

    Faru jenan masaĝon:

 

    Masaĝu en direkto de hormontrilo ĉiujn supre diritajn punktojn po tridek fojoj de supre malsupren. Faru tion ĉiutage antaŭ enlitiĝo ĉ. dek minutojn, kaj samtempe frotu la vizaĝon kaj piedkavojn po 100 fojoj.

 

    Faru la masaĝon laŭ via malsano. Se vi suferas hipertension aŭ koronarian malsanon, multe masaĝu la punktojn bajhui, ĉjuĉi, nejgŭan, ŝanĝong kaj zusanli.

 

    Nuntempe en Ĉinio pli kaj pli multaj homoj praktikas masaĝon. Nemalmultaj hospitaloj havas masaĝan sekcion. Eĉ en iuj hoteloj funkcias masaĝaj ĉambroj. La masaĝo estas tre utila por la sano de la homoj.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng