Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Gimnastiko por la gastroentera funkcio
2012-12-12

 

 

    La gastroentera funkcio rilatas rekte al homa sano kaj vivo. Ĉi-sube ni konigos al vi simplan gimnastikon por la gastroentera funkcio. Longatempa farado utilas al la sanaj homoj kaj iagrade efikas por la suferantoj de kronika malsano en la digesta sistemo.

 

    Faru tiamaniere:

 

    1. Staru kun la brakoj etenditaj antaŭen, manplatoj internen kaj kalkanoj levitaj, kaj kaŭriĝu. Poste stariĝu kaj rektiĝu. Faru tion 10-15 fojojn (Bildo 1).

 

    2. Apogu viajn manojn sur la planko, kun la brakoj streĉitaj, je distanco de la ŝultroj kaj etendu malantaŭen viajn dekstran kaj maldekstran piedojn alterne. Laŭeble alpremu la fleksitan genuon al la brusto. Faru tion po 10-15 fojojn (Bildo 2).

 

    3. Kuŝu sur unu kubuto. Metu la alian manon sur la talion, levu ĝin kaj tenu la pozon por 10-20 sekundoj. Faru tion alterne po 8-10 fojojn (Bildo 3).

 

    4. Kuŝu sur la dekstra flanko de la korpo, kun la kapo apogita sur la dekstra mano, la maldekstra mano streĉita ĉe la brusto, la dekstra gambo fleksita kaj la maldekstra rektigita. Laŭeble movu la lastan dekstren kaj maldekstren. Faru la samon, kuŝante sur la maldekstra flanko. Faru tion po 10-15 fojojn (Bildo 4).

 

    5. Kuŝu surdorse kun la manoj sur la ventro. Ŝveligu la ventron, kiam vi enspiras kaj malŝveligu ĝin, kiam vi elspiras. Malforte premu la ventron per la manoj ĉe elspirado. Faru tion por 1-2 minutoj (Bildo 5).

 

    6. Kuŝu surdorse kun la genuoj kaj gluteoj fleksitaj. Tenu la krurojn per viaj manoj kaj laŭeble alpremu la femurojn al la brusto kaj tenu la pozon por 5-10 sekundoj. Reprenu la originan teniĝon. Malstreĉu vin por 10 sekundoj. Faru tion 8-12 fojojn (Bildo 6).

 

    7. Kuŝu surdorse kun la brakoj ambaŭflanke de la korpo. Fleksu viajn genuojn kaj kunmetu viajn krurojn. Turni ilin dekstren kaj maldekstren. Spiru nature. Faru tion 25-30 fojojn (Bildo 7).

 

    8. Kuŝu surdorse kun la brakoj kaj kruroj rektigitaj. Levu la piedojn vertikale 6-12 fojojn (Bildo 8).

 

    9. Staru kun la brakoj fleksitaj je 90 gradoj kaj manplatoj direktitaj malsupren kaj senmovaj. Levu la piedojn kaj paŝu ĉe la loko. Levu la genuojn laŭeble ĝis la manplatoj. Spiru nature. Faru tion por 30-50 sekundoj (Bildo 9).

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng