Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Gimnastiko kontraŭ gastroptozo (I)
2012-12-12

 

 

    Gastroptozo estas ofta malsano. Kutime ĝi atakas altajn kaj maldikajn homojn. La gastroptozuloj ofte sentas malkomfortecon en la supra ventro kaj ŝveliĝon en la ventro, perdas apetiton, vomemas, ruktas kaj mallaksas. Iafoje ili suferas ankaŭ de ventrodoloreto. Ili sentas pli da malkomforteco en la supra ventro post manĝo kaj laco.

 

    Klinika praktiko pruvas, ke la gimnastika ekzercado povas faciligi al la malsanuloj digestadon, pliigi stomakan kaj intestan moviĝon, moderigi reguligadon de la cerba kortekso al la stomako kaj intestoj, plifortigi la muskolojn de la ventro por ke ĝi havu ian premforton por subteni la stomakon. Tial la ekzercado tre utilas al la resaniĝo.

 

    Nun ni konigos al vi, niaj legantoj, gimnastikon kontraŭ gastroptozo, kiun vi devas fari kuŝante.

 

    1. Kuŝu sur la dorso, enspiru per la nazo kaj elspiru per la buŝo, ŝveligu la ventron ĉe la enspiro kaj malŝveligu ĝin ĉe la elspiro. Ĉiu fojo konsistas el en- kaj elspiro. Tion faru 6-12 fojojn.

 

    2. Kuŝu sur la dorso. Levu la brakojn de flanke de la korpo ĝis la flankoj de la kapo ĉe la enspiro kaj remetu ilin ĉe la elspiro. Tion faru 6-8 fojojn.

 

    3. Forte fleksu la maldekstran kruron ĉe la enspiro kaj rektigu ĝin ĉe la elspiro, kaj poste, fleksu kaj rektigu la dekstran kruron sammaniere. Tion faru 6-12 fojojn.

 

    4. Rektigu la maldekstran kruron kaj forte levu ĝin ĉe la enspiro kaj malrapide remetu ĝin ĉe la elspiro, kaj poste, rektigu, levu kaj remetu la dekstran kruron sammaniere. Tion faru 6-10 fojojn.

 

    Atentu:

 

    1. La ekzercado devas esti farata iom-post-iome kaj seninterrompe.

 

    2. Neniel retenu la spiradon kaj tenu vin senĝene ĉe la ekzercado.

 

    3. Laŭ la sanstato, malsano kaj aĝo decidu, kiom da fojoj vi faros la ekzercadon. Estas bone, se vi sentas vin komforte post la ekzercado. Ventra doloreto estas natura sekvo de la ekzercado en la komenco. La doloreto mildiĝas post kelkaj tagoj. Se vi ekzercos vin per la gimnastiko 1-3 fojojn ĉiutage, do post unu monato la malsano malserioziĝos kaj post 3-6 monatoj via sanstato rimarkinde pliboniĝos.

 

    4. La ekzercado estas neniel farata tuj post manĝo aŭ ĉe la malsato. Unu horon post manĝo faru ĝin.

 

    5. La gastroptozuloj ne kuru nek saltu.

 

    6. Ne faru la ekzercadon, se vi suferas de gastroentera hemoragio, febro aŭ aliaj gravaj malsanoj.

 

    7. La gimnastiko utilas ankaŭ al kuraco de aliaj malsanoj en la digesta sistemo.

 

    (Daŭrigota)

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng